Monaĥgipo
Monaĥgipo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Monaĥgipo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Necrosyrtes monachus (Temminck, 1823) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Monaĥgipo, Necrosyrtes monachus, estas malnovmonda vulturo de la ordo de Akcipitroformaj kaj familio de Akcipitredoj, kio inkludas aglojn, milvojn, buteojn kaj akcipitrojn. Ĝi estas la ununura membro de la genro Necrosyrtes.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu estas el la plej malgrandaj vulturoj de la Malnova Mondo. Ili estas 62–72 cm longaj, havas enverguron de 155–165 cm kaj korpopezon de 1.5-2.6 kg.[1]
La Monaĥgipo estas tipa vulturo, kun senpluma rozkolora kapo kaj verdeca aŭ brunverdeca “kapuĉo” en nuko. Ĝi havas tre uniforman malhelbrunan korpoplumaron. Ĝi havas larĝajn flugilojn por ŝvebado kaj mallongajn vostoplumojn. Ĝi estas malgranda specio kompare kun plej vulturoj. Ĝi estas ekzemple iom simila al multe pli granda Monaĥvulturo, kun ege simila nomo ĉar ambaŭ havas en la latina specifa nomo la vorton “monachus”, signife monaĥo alude al kapuĉo, kiu kaze de la Monaĥvulturo estas pli kapopinta, dum kaze de la Monaĥgipo estas pli nuka. Krome la koloro de la vizaĝo malsimilas, kaj la Monaĥvulturo havas pli larĝan kaj fortikan bekon, dum la Monaĥgipo havas pli fajnan kaj longan bekon.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi reproduktiĝas en nesto konstruita el bastoneteroj en arboj (ofte palmoj) en multe de Afriko sude de Saharo. La ino demetas unu ovon. Birdoj povas formi izolajn koloniojn. La populacio estas ĉefe de loĝantaj birdoj.
Kiel ĉe aliaj vulturoj ĝi estas kadavromanĝanto, kiu manĝas ĉefe el kadavraĵoj de mortintaj animaloj kaj restaĵoj kiujn li trovas per ŝvebado super savano kaj ĉe homaj setlejoj, inklude rubejojn kaj bestomortigejojn. Ĝi ofte moviĝas en aroj, kaj estas tre abunda. En multe de siaj teritorioj estas ĉiam kelkaj ekzempleroj videblaj ŝvebantaj en la ĉielo kaj je preskaŭ ĉiu parto de la tago.
Tiu vulturo estas tipe sentima al homoj, kaj ofte ariĝas ĉirkaŭ homaj setlejoj. Ĝi estas foje menciata kiel “rubokolektanto” fare de lokanoj.
Se tiuj birdoj estas ĝenataj ĉe siaj nestoj, ili akre krias.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Oiseaux-Birds" Hooded Vulture, Oiseaux-Birds.com http://www.oiseaux-birds.com/card-hooded-vulture.html Konsultita la 2011-05-31
- Fontoj
- BirdLife International (2009). Necrosyrtes monachus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2010.4. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 2011-05-31.
|