Monda Fonduso por Monumentoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Fonduso por Monumentoj
World Monuments Fund
emblemo
neprofitcela organizaĵointernacia organizaĵone-registara organizaĵo
Komenco 1965 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Imperia-Ŝtata Konstruaĵo
Poŝtkodo 10020
Agareo

arkitektura konservado

Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Monda Monumenta Fonduso (angle World Monuments Fund, akronime WMF) estas privata internacia organizo bazita en Novjorko, Usono, kun la celo konservi historiajn monumentojn kaj mediojn [1]. Ĝi havas lokajn filiojn en, inter aliaj lokoj, Kamboĝo, Francio, Peruo, Portugalio, Hispanio kaj Britio.

La Monda Monumenta Fonduso estis fondita en 1965 fare de emerita usona armea kolonelo James A. Gray (1909–1994) kun la celo savi la Klinantan Turon de Pizo stabiligante la fundamentojn sub ĝi. Kiel ĝia unua projekto, la organizo okupiĝis pri la rokaj preĝejoj de Lalibela en Etiopio kunlabore kun Unesko. Poste, la Monda Monumenta Fonduso laboris kun la moaj ŝtonkapoj sur Paskinsulo kaj, kune kun Unesko, kaj pri inundoprotektado en Venecio [2].

Mondaj Monumentoj Watch[redakti | redakti fonton]

Gokarna Mahadev Temple
La Mahadev Templo en Gokarneshwor, Nepalo, konserva projekto de la Internacia Fonduso por Monumentoj.
Aerial view of the Citadelle Laferrière
Aera vido de la Citadelle Laferrière, en norda Haitio, konserva projekto de la Fonduso (1985–87).
La fantoma urbo de Craco, Italio, konserva projekto de la fonduso (2010)

Ekde 1996, la Monda Fonduso por Monumentoj publikigas ĉiujn du jarojn World Monuments Watch, liston de la plej minacataj kulturaj monumentoj en la mondo, kie lokaj grupoj laboras por protekti la objektojn. La listo por 2020 inkluzivas Rapa Nui Nacia Parko sur Paskinsulo (erozio), la Urubamba Valo en Peruo (turismo), la Woolworth Konstruaĵo en San Antonio en Teksaso, Usono (malkonstruo) kaj malnovaj akvosistemoj sur la Deccan Altebenaĵo en Barato (manko de bontenado) [3][4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "What we do", World Monuments Fund.
  2. "History & Mission: History".
  3. Press Release: World Monuments Watch List. Arkivita el la originalo je 2009-05-21. Alirita 2023-11-23.
  4. 2010 World Monuments Watch Panelist Bios (PDF). Alirita 18 November 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]