Moritz Hartmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moritz Hartmann, ksilografio

Mori(t)z HARTMANN (naskiĝinta la 15-an de oktobro 1821 en Trhové Dušníky/ Distrikto Příbram, mortinta la 13-an de majo 1 en Vieno-Oberdöbling) estis aŭstra ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de marteleg-fabrikposedanto li frekventis gimnazion pragan (1832/33) kaj la latinan lernejon de la piaristoj de Mladá Boleslav. Tie ĉi li vivis ĉe la avo patrinflanka. En 1838 li ekstudis ĉe la Universitato de Karolo medicinon, laŭ la volo de la gepatroj. Li amikiĝis kun la la junaj verkistoj Friedrich Bach, Isidor Heller kaj Alfred Meißner; en gazeto de Rudolph Glaser "Ost und West" Hartmann publikigis la unuajn verkojn.

En 1840 Hartmann iris Vienon por tute dediĉi sin je literaturo kaj verkistado: li kutimgastis en la domo de Ottilie von Goethe kaj konatiĝis i.a. kun Nikolaus Lenau, Eduard von Bauernfeld, Albert Grün. Sian vivon li perlaboris kiel privata edukisto (kion li jam estis farinta Prage). En 1844 Hartmann tra Berlino venis Lepsikon kie li kontraŭ aŭstriaj cenzurleĝoj publicis en 1845 la poemo-kolekton Kelch und Schwert en kie li glorigis la husanojn. Por fuĝi polican persekuton li vojaĝis al Bruselo kaj Parizo revenonte en 1846 Lepsikon. Tie li eldonigis la verkon Neuere Gedichte.

Kiam li revenis en 1847 al Bohemio startis gazetara proceso kontraŭ li kiu post la eksplodo de la revolucio de 1848 malstartis. Estante liberala poeto kaj konate pro fifamiĝo fare de ŝtataj aŭtoritatoj li estis elektita deputito je la Nacia Asembleo frankfurta por la distrikto Litoměřice. Tie li restis ĝisfine fidela ano de la maldekstrege alo. En oktobro sendis oni lin kun Robert Blum kaj Julius Fröbel al Vieno. Dum la konkero de Vieno fare de la trupoj de Alfred Windischgrätz li apenaŭ fuĝis la arestiĝon - kaj sekvan ekzekuton.

Hartmann ankoraŭ apartenis al la malpligrandigita frankfurta parlamento de 1849; kun siaj kundeputitoj li iris Stutgarton kaj post la fino de la Badena ribelo al Svislando. Sekvis ekziloj en Anglujo kaj Franclando (Parize, Bretonie). La sekvantajn jarojn li entreprenis multajn vojaĝojn al Anglujo, Nederlando, Belgujo; poste ankaŭ al Italujo, Svisujo, Germanujo kaj (kiel primilita korespondento de "Kölnische Zeitung") al Krimeo.

Minacate de malriĉeco li verkis amason da artikoloj por diversaj gazetoj kaj revuoj. De 1860 li faris prelegojn pri germana literaturo ĉe la universitato de Ĝenevo. Al Germanujo li revenis en 1863 kiel redaktoro de la stutgarta periodaĵo "Freya". Finfine pro amnestio de 1867 eblis patrujeniro. En Vieno li iĝis ŝatata ĉeffelietonisto ĉe Neue Freie Presse kaj fine povis digne kaj fruktodone montri siajn ĵurnalistajn kvalitojn.

Verkistece[redakti | redakti fonton]

Dume la liberalaj poemoj de antaŭmarto kaj la revolucia satiro Reimchronik des Pfaffen Mauritius (1849) kaj la persona sorto de rifuĝanto-ribelulo de multaj estis konataj, la verkaro de Hartmann baldaŭ perdis popularecon. Heinrich Heine mem kritikis liajn verkojn.[1] El la postaj romanoj plej longe admirata estis la historiaĵo Krieg um den Wald (1850). Historie interesaj rakontoj pri vojaĝoj kaj Erzählungen eines Unsteten (du volumoj, 1858) entenas ravigajn aŭtobiografiajn erojn de verkisto, kritikisto, tradukisto kaj literatura peranto vivinte en multaj eŭropaj grandurboj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Haacke, Wilmont, "Hartmann, Moritz". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 7 (1966), p. 737-738 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ei nun, Moriz Hartmann ist ein schöner junger Mann, und ich bin überzeugt, daß sich alle Frauen der Welt in ihn verlieben, die neun Musen ausgenommen, die mögen ihn nicht, das haben mir seine Gedichte bewiesen. (tie ĉi interrete)