Muzeo de Etnologio de Leiden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Etnologio de Leiden
nacia muzeo
Lando Nederlando vd
Situo Leiden
Adreso Steenstraat 1A
Poŝtkodo 2312BS
Situanta sur Steenstraat
Estiĝo 1837
Koordinatoj 52° 9′ 47″ N, 4° 28′ 57″ O (mapo)52.163134.4825Koordinatoj: 52° 9′ 47″ N, 4° 28′ 57″ O (mapo)
Muzeo de Etnologio de Leiden (Nederlando)
Muzeo de Etnologio de Leiden (Nederlando)
DEC
Muzeo de Etnologio de Leiden
Muzeo de Etnologio de Leiden
Situo de Muzeo de Etnologio de Leiden
Map
Muzeo de Etnologio de Leiden
Jaraj vizitantoj: 76 315 ()
Retpaĝo https://volkenkunde.nl
vdr

La Nacia Muzeo de Etnologio (nederlande Wereldmuseum LeidenRijksmuseum voor Volkenkunde, akronime RMV [1]), estas la etnografia muzeo de Nederlando. Ĝi troviĝas en la universitata urbo Leiden, kaj estis la unua etnologia muzeo en Eŭropo [2] kaj, kun siaj bone dokumentitaj famaj kolektoj, ankoraŭ hodiaŭ ĝuas grandan internacian reputacion.

Aktuale de 2014, la muzeo, kune kun la Tropenmuseum en Amsterdamo kaj la Afrika Muzeo en Berg en Dal, kune konsistas la Nacian Muzeon de Mondaj Kulturoj.

En evoluigado de la kolekto, la muzeo dediĉis gravan atenton al akirado de materialo kiu ilustras la historian evoluon de mondkulturoj; sed la genezo de la posedaĵoj de la muzeo komenciĝis per materialo kolektita dum la jaroj kiam Japanio estis oficiale fermita, krom malgranda insulo en la haveno de Nagasako : Deĵima. Nuntempe la muzeo gardas objektojn de Afriko, Gronlando, Ĉinio, Indonezio, Japanio, Koreio, Latinameriko, Nordameriko, Oceanio kaj multe de Azio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Desegno sur la fronto de la Leiden Tabulo, fama Maya zona tabulo farita de jadito origine de Gvatemalo tenita en la muzeo.

La institucio, origine nomita Museum Japonicum (japana muzeo), estis la unua muzeo en Eŭropo kiu estis dezajnita por pruvi ke kolekti homajn artefaktojn povis signifi pli ol la nura amasiĝo de kuriozaĵoj. Ekde la komenco, ĉi tiu noviga institucio korpigis almenaŭ kvar bazajn principojn: kolektado, scienca esplorado, publika prezento kaj eduka orientiĝo.

Reĝo Vilhelmo la 1-a de Nederlando (1772-1843) jam kreis kabineton kun ĉinaj maloftaĵoj en 1816, kiu estis integrigita en lastatempe kreita Royal Cabinet of Rarities en 1821 [3]. En 1826 la kolekto estis aĉetita fare de Jan Cock Blomhoff (1779-1853), kiu administris la nederlandan komercstacion Deĵima (Nagasako) de 1817 ĝis 1823. En 1832 aldoniĝis la kolekto kompilita de Johannes Gerhard Frederik van Overmeer Fischer (?–1848) en Japanio. Tiam la kuracisto kaj japana esploristo Philipp Franz von Siebold (1796–1866), kiu revenis el la Malproksima Oriento, alportis siajn trezorojn. Dum lia restado en Japanio (1823-1829) en la servo de la Nederlanda Orienthinda Kompanio (nederlande Vereenigde Oostindische Compagnie), li kolektis abundon da naturaj kaj etnografiaj objektoj. Granda parto de tio, kune kun la antaŭe akiritaj kolektoj, nun formis la bazon de la muzeo fondita en 1837. En 1903 la muzeo transprenis ankaŭ la ampleksan etnologian kolekton de la Rijksmuseum van Outheden [4].

En 1843, Siebold ankaŭ instigis aliajn eŭropanojn por krei etnografiajn instituciojn similajn al tiuj formiĝantaj en Leiden. Li insistis "pri la graveco de ilia kreado en la eŭropaj ŝtatoj kiuj havis koloniojn ĉar tiuj institucioj povus iĝi rimedo por kompreni la subjektajn popolojn kaj por veki la intereson de publiko kaj komercistoj, necesaj kondiĉoj por enspeziga komerco kiu profitigas ĉiujn".

Galerio[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Topstukken van Rijksmuseum Volkenkunde. KIT Publishers, Amsterdam 2013, ISBN 9789460222535
  • Rudolf Effert: Royal cabinets and auxiliary branches: origins of the National Museum of Ethnology, 1816-1883. Leiden 2008, ISBN 978-90-5789-159-5

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. RVM website: Home...>Collectie...>Collection History. Arkivita el la originalo je 2008-01-04. Alirita 2024-01-28.
  2. Otterspeer, W. (1989). Leiden Oriental Connections, 1850-1940, p. 391.
  3. Koninklijk Kabinet van Zeldzaamheden on Leiden University webpage
  4. Carbonell, Bettina. (2004). Museum Studies: An Anthology of Contexts, p. 134, citing Siebold, Philipp. (1843). Lettre sur l'utilité des Musées Ethnographiques et sur l'importance de leur création dans états européens qui posèdents des Colonies, p. 10.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]