Nacia Parko de la Arbara Bizono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko de la Arbara Bizono
Situo de Nacia Parko de la Arbara Bizono en Alberto
Situo de Nacia Parko de la Arbara Bizono en Alberto
Naciaj Parkoj de Kanado • loko de malluma ĉielo
Bazaj informoj
Situo: Alberto, Kanado
Plej proksima urbo: Fort Smith
Koordinatoj 59° 23' N, 112° 59' U Mapo
Areo: 44.807 km²
Fondita: 1922
Estrado
Respondeca instanco: Parks Canada
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Nacia Parko de la Arbara Bizono, en la nord-oriento de Alberto kaj la sudo de la Nordokcidentaj Teritorioj, estas la plej granda nacia parko de Kanado. Oni faris ĝin en 1922 por protekti la lastan libere migrantan aron da arbaraj bizonoj, nuntempe taksata je 2000 membroj. Ĝi estas la sola konata nestejo de la amerika gruo.

La alteco de la parko varias de 183 metroj ĉe la Malgranda Rivero Buffalo ĝis 945 metroj en la Montaro Caribou. La ĉefa oficejo de la parka administracio troviĝas en Fort Smith (NOT), kun malpli granda satelita oficejo en Fort Chipewyan (Alberto). La parko estas tre grava geografie; en ĝi estas unu el la plej grandaj freŝakvaj river-deltoj de la mondo - ĝin formas la riveroj Paca, Atabaska, kaj Sklava. La parko estas ankaŭ konata karsta pejzaĝo je la parto en la Nordokcidentaj Teritorioj.

Biologio

En Nacia Parko de la Arbara Bizono vivas bestoj de tre diversaj specioj: alkoj, nigraj ursoj, lupoj, linkoj, kastoroj, ondatroj, leporoj, kanadaj gruoj, bonazioj, kaj elapoj; ĉi-lastaj faras famajn komunajn nestojn en la parko.

En Nacia Parko de la Arbara Bizono estas la sola konata nesta medio por la severe endanĝerigita amerika gruo.

Monda Naturheredaĵo

Unesko deklaris ĉi tiun parkon esti Monda Naturheredaĵo en 1983 pro la biologia diverseco de la Pac-Atabaska Delto, la plej granda enlanda river-delto, kiel ankaŭ pro la grandaj kvantoj de sovaĝaj bizonoj en la parko.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto