La nacia himno de Libano (arabe النشيد الوطني اللبناني, latinliterigo laŭ sistemo DMGan-našīd al-waṭaniyy al-lubnāniyy) komenciĝas per la vortoj كلنا للوطن, latinliterigite Kullunā li-l-waṭan, "Ĉiuj el ni, por la lando". La tekston kreis Rashid Nakhle, la muzikon en 1925 Wadih Sabra. La himno adoptiĝis la 12-an de julio 1927, sep jarojn post la proklamo de la ŝtato Granda Libano dum la epoko de francia mandato.