Naguib Mahfouz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Mahfuz.jpg
Skiza portreto de Mahfuz
Hispanlingva eldono de unu el la plej famaj verkoj de Mahfuz

Naguib MAHFOUZNagib MAHFUZ (11-a de decembro 1911 en Kairo, Egiptio30-a de aŭgusto 2006 samloke) estis egipta verkisto kiu ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1988, iĝante la unua verkisto de araba lingvo kiu ricevis tiun premion. Mahfuz estas grava intelektulo unuaranga en sia lando, Egiptio, en la araba mondo kaj internacie.

Vivo kaj verko

Lia infanaĝo kaj junaĝo Naguib Mahfuz naskiĝis en Kairo la 11an de decembro de 1911. La patro estis funkciulo kaj Naguib estis la lasta el ok gefiloj kiuj kreskiĝis en la fama kaira kvartalo Al-Gamaliyya en unu el la historiaj zonoj plej antikvaj de la ĉefurbo. Ekde frue li dediĉis sin al beletrado, inspiriĝis en la mezlernejo de Filozofio kaj ekverkis artikolojn en tiama gazetaro. Interesita pri fremdaj lingvoj, ĉefe pri la angla, Naguib intencis taskon traduki literaturajn verkojn al la araba, de kiuj la plej konata estis tiu de James Baikie La antikva Egipto en 1932.

Literaturaj komencoj La juna Naguib dediĉis al komponado de fikciaj verkoj kaj publikigis pli ol 80 rakontoj post fini la mezlernejon. Heredinto de la patra posteno, laboris en la Ministerio de Religiaj Aferoj inter 1939 kaj 1954. Ekde tiam lia literatura produkteco pliiĝis per grandaj projektoj. De tiam restis senfinaj verkoj kiel La malbeno de Ra (1939), Radofis la korteganino (1943) kaj La batalo de Tebas (1944). La dua etapo de la verkisto konsistiĝis en socia novelaro kaj krome ekeniris en la tereno de la kina gvidlibraro.

Unuaj sukcesoj Tiu intensa laboro atingis konsekvencojn kaj premiojn: inter 1956 kaj 1957 liu verko Kaira trilogio (enhavanta la romanojn "Inter du palacoj", "Palaco de deziro" kaj "La sukeristino") iĝas sukceso dum epoko de grandaj sociaj kaj politikaj ŝanĝoj kiuj okazis en Egiptio post la forigo de la monarkio en 1952. La egiptia reĝimo publikiĝas laŭ kajeroj en duonoficiala ĵurnalo kaj estos poste publikita kiel libro en Bejruto en 1967: Filoj de nia kvartalo. Aktuale tiu verko estas malpermesita en Egiptio.

Sano en maturaĝo La sano de la verkisto ekdifektiĝis post kiam li estis atakita en 1994 de islamaj ekstremuloj, kiuj ege vundigis lin ĉe la kolo per ponardo pro konsideri lian verkon kiel blasfemo kontraŭ islamo. En marto de 1995, Mohamed Nafi Mustafá kaj Mohamed Al Mahlaui, laŭdire atencintoj, estis mortopendigitaj en prizono de Kairo.

Tiu atenco malplibonigis lian sanon, damaĝis liajn aŭd- kaj vidkapablojn, kaj paralizis lian dekstran brakon, kio malpermesis pluverki normale. Spite tio, post ricevi longan procezon de fizioterapio, Mahfuz sukcesis verki serion de tre mallongaj rakontoj, laŭ la stilo de la japanaj hajkoj, kelkaj el kiuj estis publikitaj en la egiptia gazeto Misfildunia (La duono de la mondo) sub la titolo de "Revoj de konvalesko".

En 1996 li estis katalogita de islamaj radikalaj grupoj kiel "herezulo" kaj kondamnita je morto. Ekde tiam li restis praktike enfermita hejme, de kie eliris malmulte kaj sub polica protektado. Tamen, Mahfuz pluhavis, ene de tiu situacio, literaturan vivon aktivan, partoprenante en kunsidoj en literaturaj ejoj de Kairo kaj publikante ĉiun ĵaŭdon kolumnon kiel intervjuo en la ĉiusemajna gazeto Al-Ahram Weekly kie pritraktis aferojn de politika kaj socia aktualeco.

Forpaso

Jam 94jaraĝa, la ununura verkisto de araba lingvo ricevinto de la Nobel premio pri literaturo, estis enhospitaligita urĝe la 19a de julio de 2006 post fali surstrate tra sia naskiĝloka Kairo. Li ricevis profondan vundon en la kapo kaj devis estis kirurĥie operaciita tujege. Lia familio neis onidirojn, ke li estis en Usono por kuracado, kion ripetis la egiptia televido. Merkrede la 30an de aŭgusto de 2006, post atentega prizorgado mortis por funebro de la tutmonda literaturo, same kiel por lia naskiĝtaga Kairo.

Gravo

Sed sendube lia plej granda sukceso venis el ekstero kaj surmetis lian nomon en universala loko: En 1988 li ricevis la Nobel-premion pri literaturo. Tiu evento konfirmis la gravon de Naguib en la araba literaturo kaj metis lin en la rango de «patro de la araba prozo». Inter la kialoj por havigi la premion al li elstaras la agnosko de lia literatura vojo kiel poeto, novelisto, romanisto kaj artikolisto. La Sveda Akademio agnoskis la valoron de lia verko «Kaira trilogio», kiu estis konsiderita kiel «montraĵo de la araba arto, kiu posedas universalan validecon». Li estis konsiderita de la kritikistaro kiel la plej grava kronikisto de la moderna Egiptio. La premiito Mahfuz publikigis dum pli ol duonjarcento ĉirkaŭ 50 novelojn, inter kiuj elstaras Filoj de nia kvartalo, Palaco de deziro kaj La ŝtelisto kaj la hundoj.

Aliaj premioj

Sed la aŭtoro ne nur ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1988. En 1972 li ricevis la Nacian Premion de la Egiptiaj Beletroj kaj kun tio la plej altan enlandan honoron: la Kolringon de la Respubliko. En 1995 la meksika reĝisoro Jorge Fons filmis lian verkon La strateto de la mirakloj, kvankam kun etoso de Meksikio, kiu ricevis la hispanan Goja-premion. Li estis kandidato al la ankaŭ hispanaj premioj Princo de Asturio en 2000.

Verkaro

  • La unua etapo enhavas ekde la komenco de la literatura kariero de Mahfuz ĝis 1944. Dum tiu etapo, la aŭtoro publikigis ĉefe historiajn romanojn kun etoso en la faraona Egipto, kaj filozofiajn kaj literaturajn artikolojn.
  • La dua fazo iras el 1945, kun la publikigo de la novelo Jan al-Jalili (خان الخليلي), Ĝis 1957. Abandoninta historian temon, la aŭtoro centriĝas en la moderna realo. Temas pri noveloj kun nomoj de stratoj kaj kvartaloj de Kairo kaj prezentis la loĝantaron de la urbo, el la plej popularaj tavoloj ĝis la eta burĝaro. La plej elstara verko el tiu epoko estas La strateto de la mirakloj (زقق المدق), publikita en 1947.
Tiuj romanoj famigis la aŭtoron kiel la plej bonkvalita araba novelisto. La tria etapo finis per la Kaira trilogio konsistigita de la noveloj Inter du palacoj (بين القصرين), Palaco de la deziro (قصر الشوق) kaj La sukeristino (السكرية), publikitaj inter 1956 kaj 1957.
Filoj de nia kvartalo (أولاد حرتنا), kvankam publikita en 1959 anoncis jam la trian fazon en la produktado de Mahfuz. La romano montras etoson ankaŭ kairan, kvankam ĝi estas jam for de la "Realisma pentalogio" ĉar ĝi estas pli spirita kaj religia.
  • La tria fazo enhavas ekde 1961 ĝis 1967. Tiu etapo komencis per La ŝtelisto kaj la hundoj (اللص والكلاب). En tia literaturo la Revolucio perdiĝas iompostiome sian celojn kaj la romanaj herooj iĝas solecaj kaj nekomprenitaj kontraŭherooj.
  • La kvara etapo estas la tendenco de absurdo kaj enhavas ekde 1968 ĝis 1972. En tiu etapo li verkis nur surealismajn kaj sonĝajn rakontojn. La rakontmaniero malaperos por permesi la dialogon kiel komunikilon. En tiu etapo la roluloj esprimas la etoson de ĝenerala pesimismo post la grava araba malvenko de 1967 kontraŭ Israelo. Verko de tiu etapo estas La taverno de la nigra kato (خمارة القط الأسود).
  • Ekde 1972 ĝis 1998 Naguib Mahfuz eniris en kvina etapo kie liaj verkoj estos frukto de la uzado de ĉiuj la literaturaj tendencoj kiuj li estis uzinta ĝis tiam.

Verkaro

Laŭlonge de sia kariero dum pli da 60 jaroj la aŭtoro publikigis pli ol 50 romanoj kaj novelaroj.

  • 'Abath al-aqdâr, romano 1939 (La Malbeno de Ra)
  • Radôbîs, romano 1943 (La Amantino de la faraono)
  • Kifâh Tîba (La milito de Tebas), romano 1944
  • Al-Qâhira al-jadîda, romano 1945 (La Belulino de Kairo)
  • Khân al-Khalîlî, romano 1946 (Vivantularo : Khan al-Khalili)
  • Zuqâq al-midaqq, romano 1947 (Strateto de la Mirakloj)
  • Hams al-junûn (La murmuro de la frenezo), novelaro, 1947
  • Al-Sarâb, romano 1948 (Ĥimeroj)
  • Bidâya wa-nihâya, romano 1949 (Venu la Nokto)
  • Kaira Trilogio:
    • Volumo Ia: Bayn al-Qasrayn, romano 1956 (La du Palacoj)
    • Volumo IIa: Qasr al-Chawq, romano 1957 (La Palaco de deziro)
    • Volumo IIIa: Al-Sukkariyya, romano 1957 (La ĝardeno de la pasinto)
  • Awlâd hâratinâ, romano 1959 (La Filoj de nia kvartalo)
  • Al-Liss wa-l-kilâb, romano 1961 (La ŝtelisto kaj la hundoj)
  • Al-Simmân wa-l-Kharîf (La ŝtonetoj kaj la aŭtuno), romano 1962
  • Dunya Allâh, novelaro 1962 (La Mondo de Dio, 2000)
  • Al-Tarîq, romano 1964 (La Demandaro, 1997)
  • Bayt sayyi' al-sum'a (Malbonfama hejmo), novelaro 1965
  • Al-Chahhâdh, romano 1965(La almozulo, 1997)
  • Tharthara fawq al-Nîl, romano 1966 (Ĉe Nilo)
  • Mîrâmâr, romano 1968 (Miramar, 1990)
  • Khammârat al-Qitt al-Aswad (La kabaredo de la Nigra Kato), novelaro 1969
  • Tahta al-Midhalla (Subŝirme), novelaro 1969
  • Hikâya bi-lâ bidâya wa-lâ nihâya (Historio sen komenco nek fino), novelaro 1971
  • Chahr al-'asal (La luno de mielo), novelaro 1971
  • Al-Marâyâ, romano 1972 (Speguloj, 2001)
  • Al-Hubb taht al-matar (Amo sub pluvo), novelaro 1973
  • Al-Jarîma (La Krimo), novelaro 1973
  • Al-Karnak (Karnak), novelaro 1974
  • Hikayât hârati-nâ, rakontoj 1975 (Rakontoj de nia kvartalo)
  • Qalb al-Layl (Kore de la nokto), novelaro 1975
  • Hadrat al-muhtaram (Sia Moŝto), romano 1975
  • Malhamat al-harafîch, romano 1977 (La kanto de abeloj)
  • Al-Hubb fawq hadabat al-haram, novelaro 1979 (Amo ĉe la piedo de la piramidoj)
  • Al-Chaytan ya'izh (Satano preĝas), 1979
  • 'Asr al-hubb (Tempo de amo), 1980
  • Afrah al-Qubba (La nuptoj de Qobba), 1981
  • Layâli Alf Layla (Mil kaj Unu Noktoj)
  • Ra'aytu fi-mâ yarâ al-nâ'im (Mi vidis en mia sonĝo), novelaro 1982
  • Al-Bâqi min al-zaman Sâ'a (Horo H-1), novelaro 1982
  • Amâm al-'arch (Antaŭ la trono), romano 1983
  • Rihlat Ibn Fattouma (La vojaĝo de Ibn Fattuma), romano 1983
  • Al-Tanzhîm al-sirrî (La sekreta organizo), novelaro 1984
  • Al-'A'ich fî l-haqîqa, romano 1985 (Akenatono la Renegato)
  • Yawma qutil al-za'îm, romano 1985 (La tago de la mortigo de la estro)
  • Hadîth al-sabâh wa-l-masâ', romano 1987 (Propono de mateno kaj de vespero),
  • Sabâh al-ward, romano 1987 (Mateno de rozoj)
  • Quchtumar, romano 1988
  • Al-Fajr al-kâdhib (Trompa mateniĝo), novelaro 1989
  • Asdâ' al-sîra al-dhâtiyya, rakontaro 1996 (Eĥoj de membiografio)

Eksteraj ligiloj

(En la hispana)

(En la franca)

(En la angla)