Nendaj-aratingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nendaj-aratingo
Nendaj-aratingo en Parc de l'Orangerie, Strasbourg, Francio
Nendaj-aratingo en Parc de l'Orangerie, Strasbourg, Francio
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Papagoformaj Psittaciformes
Superfamilio: Veraj papagoj Psittacoidea
Familio: Papagedoj Psittacidae
Subfamilio: Neotropisaj papagoj Arinae
Tribo: Arini
Genro: Aratingoj Aratinga
Spix, 1824
Specio: Nendaj-aratingo A. nenday
Aratinga nenday
Vieillot, 1823
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Sinonimoj

Nandayus nenday (Vieillot 1823)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nendaj-aratingo (Aratinga nenday) aŭ nendaj-konuro estas mezgranda neotropisa papago kun plejparte verda plumaro, trovebla en kontinenta Sudameriko.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Nandaj-aratingo estas unue priskribita kiel sola membro de monotipa genro Nandayus Bonaparte, 1854, unu el ~16 da tiam agnoskataj genroj de tribo Arini de neotropisaj papagoj. Tamen filogenetikaj indicoj sugestis ke ĝi pli probable apartenas al unu el kvar senrangaj grupo de genro Aratinga. Kiam la genro Aratinga estis dispartita je kvar apartaj genroj, nendaj-aratingo restis en la genro kun la sama nomo.[2] Laŭ datumoj el filogenetika analizo laŭ mitoĥondria DNA, nandaj-aratingo formas monofiletikan grupon kun suna aratingo (A. solstitialis), ĝendaj-aratingo (A. jandaya), kaj orĉapa aratingo (A. auricapillus).[3] Esploro el jaro 2006 laŭ kaj mitoĥondria, kaj nuklea DNA de 29 specioj el 25 genroj de neotropisaj papagoj montris, ke ĝuste suna aratingo estas la plej parenca al nendaj-aratingo. Tiuj ĉi du specioj dispartiĝis antaŭ inter 0.5 kaj 1.3 jarmilionoj.[4]

Nandaj-aratingoj povas hibridiĝi kun sunaj aratingoj, ĝendaj-aratingoj kaj blukronaj aratingoj. Ili havas antaŭhistorie formortintan parencan specion Aratinga vorohuensis, priskribitan laŭ pliocenaj fosilioj el Argentino.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Nendaj-aratingo estas 27-30 cm longa kaj pezas averaĝe 10 g. Ĝia plumaro estas plejparte verda, krom nigra "masko" kaj beko, pro kiu oni iam nomas la specion nigrakapa aratingo. Krome, nigraj ĝis bluaj ĉe la pintoj estas subaj plumoj de ĝiaj flugiloj kaj vosto. Inter verdaj partoj de la plumaro, brusto estas pli blueca, kaj ventro pli pala. Sur kruroj la plumoj estas ruĝaj.

Distribuo[redakti | redakti fonton]

Natura arealo de Nendaj-aratingoj estas centraj partoj de Sudameriko, de sud-eosta Bolivio ĝis sud-uesta Brazilo, centra Paragvajo, kaj ekologia regiono Pantanalo en norda Argentino. Krome, ĉar nendaj-aratingoj estas sufiĉe popularaj kompaniaj dombirdoj en Usono, en iuj ĝiaj regionoj la fuĝintaj aŭ ellasitaj birdoj resovaĝiĝis kaj formis stabilajn populaciojn. Inter tiuj lokoj estas Los-Anĝeleso (Kalifornio), San Antonio (Teksaso), kaj kelkaj kantonoj de Florido: Pasco, Sarasota, Pinellas, Manatee kaj Miami-Dade.[5]

Konduto[redakti | redakti fonton]

Plejparto de dieto de la nendaj-aratingoj konsistas je semoj, fruktoj, nuksoj, beroj, kaj burĝonoj. En lokoj kie homoj instalas birdomanĝejojn, la birdoj ankaŭ volonte vizitas ilin. Ili frekventas arbarojn kaj eksarbarojn ĉirkaŭ homaj setlejoj, savanojn, kaj paŝtejojn en Sudameriko.

Plej ofte ili nestas en arbotruoj. Kutima ovaro estas tri aŭ kvar ovoj. Nestumo kaj prizorgo de idoj estas kutime la afero de ĉiu aparta paro, sed ekster breda sezono nandaj-aratingoj formas sufiĉe grandajn birdarojn por migri kaj furaĝi kune.

Birdobredada kulturo[redakti | redakti fonton]

Nendaj-aratingoj de tempo al tempo vivas en kapteco en homaj domoj estiel kompania dombirdo, aparte en Usono. Ili estas viglaj kaj energiaj birdoj, kiuj bezonas grandan spacon por flugi kaj esplori kaj multajn mensajn kaj sociajn stimulojn por farti bone. Pro sia forta beko kaj ankaŭ laŭta voĉo, nendaj-aratingo ne estas rekomendinda dombirdo al familioj kun tre junaj infanoj. Ĝi facile adaptiĝas al vivo en kapteco kaj kapablas lerni imiti homan parolon kaj fari diversajn trukojn.[6] Internacia fonduso World Parrot Trust, dediĉita al savo kaj prizorgo de papagoj, rekomendas ke birdobredejoj por nandaj-konuroj estu ne malpli ol 2-3 m longaj.[7] La plej longa verigita vivdaŭro por nendaj-aratingo estas 18.7 jaroj, kvankam ekzistas neverigitaj raportoj pri la birdoj kiuj vivis 30.2 jarojn aŭ pli.[8]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2018). “Aratinga nenday”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22685752A131917909. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22685752A131917909.en. Alirita 11a de Novembro 2021.. 
  2. DNA-sequence data require revision of the parrot genus Aratinga (Aves: Psittacidae) J.V. Remsen, Jr., Erin E. Schirtzinger, Anna Ferraroni, Luís Fábio Silveira & Timothy F. Wright
  3. Ribas CC, Miyaki CY. Molecular systematics in Aratinga parakeets: species limits and historical biogeography in the 'solstitialis' group, and the systematic position of Nandayus nenday. Mol Phylogenet Evol. 2004 Mar;30(3):663-75. doi: 10.1016/S1055-7903(03)00223-9. PMID: 15012946
  4. Erika Sendra Tavares, Allan J Baker, Sérgio Luiz Pereira, Cristina Yumi Miyaki, Phylogenetic Relationships and Historical Biogeography of Neotropical Parrots (Psittaciformes: Psittacidae: Arini) Inferred from Mitochondrial and Nuclear DNA Sequences, Systematic Biology, Volume 55, Issue 3, June 2006, Pages 454–470, https://doi.org/10.1080/10635150600697390
  5. Nanday Parakeet - Distribution | Neotropical Birds Online (angle). Alirita 2018-03-13.
  6. Black-Hooded Parakeet (Nanday Conure): Bird Species Profile. Alirita 15a de Januaro 2021.
  7. NANDAY CONURE (Aratinga nenday). World Parrot Trust. Alirita 15 January 2021.
  8. AnAge entry for Nandayus nenday. Alirita 15a de Januaro 2021.

Referencoj[redakti | redakti fonton]