Nevela pufino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nevela pufino
Nevela pufino
Nevela pufino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus newelli
(Henshaw, 1900)
Konserva statuso
EN
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Nevela pufinoHavaja pufino (Puffinus newelli) estas marbirdo apartenanta al la genro Puffinus de la familio Procelariedoj. Ĝi apartenantas al la konfuza grupo de pufinoj malfacile identigeblaj kaj kies klasigo estas polemika. Ĝi estis iam traktata kiel subspecio de la Nordmara pufino (Puffinus puffinus) kaj estas nune ofte lokita ee de la Pufino de Townsend (Puffinus auricularis). Ĝi estas endemia de Havajo kiel reproduktanta birdo. Ties populacio malpliiĝas kaj estas klasita kiel endanĝerita specio fare de BirdLife International.[1] Ĝi estas nomita laŭ Matthias Newell, misiisto kiu laboris en Havajo el 1886 al 1924.[2] Ĝi estas konata en havaja kiel ʻaʻo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas sufiĉe malgranda pufino, 33 cm longa. La flugilo estas 223–249 mm longa kaj la vosto estas 78.9-88.8 mm. Tiu birdo pezas 0.340-0.425 kg.[3] La supraj partoj estas nigraj kun bruneca nuanco dum la subaj partoj estas blankaj. La malhela koloraro en la vizaĝo etendas sub la okulo kaj estas klare separata el la blanka gorĝo. Estas blanka makulo ĉe la flankoj, etende al la pugoflankoj. La subflugiloj estas ĉefe blankaj kun malhela bordo. La subvostaj kovriloj havas blankanigran bildon kaj aspektas blanke en naturo. La beko estas malhelgriza aŭ malhelbruna kaj la kruroj kaj piedoj estas ĉefe helrozkolorecaj. Tiu birdo flugas malalte super la akvo per rigidaj flugiloj kaj mikso de mallongaj glitoj kaj periodoj de rapida flugilfrapado. Ĝi elsendas blekecajn alvokojn kvazaŭ de azeno ĉe la reproduktejaj areoj. La Pufino de Townsend (P. auricularis) esta tre simila sed havas malhelajn subvostajn kovrilojn, pli mallongan voston kaj malpli klaran limon inter nigro kaj blanko ĉe la vizaĝo.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Oni priskribis kiel novan specion Puffinus newelli en 1900 fare de la usona ornitologo Henry Wetherbee Henshaw uzinte specimenojn akiritajn de Matthias Newell el loĝantoj de Maui. Ĝi esti poste inkludita de kelkaj fakuloj ene de la Nordmara pufino (Puffinus puffinus) same kiel la Pufino de Townsend (Puffinus auricularis).[4] Poste, la Pufino de Townsends estis levita reen al la specia statuso kun la Nevela pufino kiel ties subspecio. Tiu taksonomio estis sekvata de la American Ornithologists' Union el la sesa eldono de ĝia listo antaŭen. Tamen la Nevela pufino diferencas el la Pufino de Townsend laŭ diversaj mezuroj kaj havas diferencan reproduktan sezonon kaj maran habitaton.[5] Ĝi estas nune ofte traktata kiel separata specio, ekz. de BirdLife International sekve Brooke (2004).[1] En 2004, studo de DNA sugestis proksiman rilataron inter la Rapa pufino kaj la Nevela pufino kaj la fakuloj kiuj proponis ke la Rapa pufino estu traktata kiel subspecio de P. newelli pendas el plua studo.[6] La Rapa pufino estas kutime traktata kiel subspecio de la Malgranda pufino (Puffinus assimilis) kaj nomita Puffinus assimilis myrtae. Ili reproduktiĝas sur la insulo de Rapa en la Aŭstralaj Insuloj de Franca Polinezio kie ili estas konata surloke kiel kaki kaki.[7]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas almenaŭ en 20 kolonioj de montaj deklivoj en Havajo. La ĉefaj kolonioj estas en Kauai, sur deklivoj ĉe la Naturrezevejo Alakai kaj probable sur la montoj Mokolea.[8] Ties distribuado sur la aliaj insuloj estas necerta sed oni konas ties reproduktadon en Molokai kaj en insulo Havajo kaj povus reproduktiĝi en Oahu, Maui kaj Lanai.[9] El aprilo al novembro ĝi povas esti vidata en akvoj ĉe Havajo, partikulare ĉe Kauai. For de la reprodukta sezono ili disiĝas en tropika Pacifika Oceano. Ties distribudao en maro estas malmulte nekonata sed multaj moviĝas suden kaj orienten al la akvoj de la Ekvatora Kontraŭfluo. Ili estis registritaj tiom okcidenten kiom ĝis la Marianoj. Sude estis registroj el Samoo en septembro 1977 kaj el Usona Samoo en Januaro 1993.[10]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas for el tero, en areoj de profunfa akvo (almenaŭ 2000 metrojn). Ties dieto estas malmulte konata sed inkludas kalmarojn kaj malgrandajn fiŝojn. Ili plonĝas en akvo por kapti sian predon, subnaĝante ĝis profundo de 10 metroj uzante siajn flugilojn por antaŭen moviĝi. Ili estas allogataj de la fiŝaroj de tinusoj kaj ariĝas en birdaroj kun aliaj specioj de marbirdoj por kapti predojn kondukitajn al la surfaco fare de la tinusoj.[11]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1908, oni supozis, ke ĝi iĝis formortinta sed ĝi estis remalkovrita en 1947 kaj trovita reproduktante en Kauai en 1967. La nestoloko estas nestotruo elfosita en kruta deklivo, kutime ŝirmita de uluhe (nome filikoj de la specio Dicranopteris linearis). La ino demetas ununuran blankan ovon dum la unua duono de junio. Ambaŭ gepatroj kovas la ovon kaj oni registris kovadan periodon de 62 tagoj. La elnestiĝo okazas en oktobro, 88-100 tagojn post eloviĝo. La junuloj elflugas al la maro kaj ne plu dependas el siaj gepatroj.[12]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis iam multe pli komuna birdo kun pli ampleksa reproduktada distribuado en la insuloj. Ĝi malpliiĝis pro habitatoperdo kaj predado fare de enmetitaj specioj kiaj herpestoj, ratoj kaj turstrigoj. Junaj birdoj partikulare estas allogataj de la lumoj de urbaj areoj nokte kaj multaj mortiĝas post kolizio kun elektraj kabloj kaj konstruaĵoj. La populacio estis ĉirkaŭkalkulata je 84,000 birdoj meze de la 1990-aj jaroj. Alia drasta malpliiĝo ĵus okazis eble asocia kun la efiko de la Uragano Iniki en 1992.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 BirdLife International (2007)
  2. Beolens & Watkins (2002)
  3. Ainley et al. (2007), "Measurements"
  4. Murphy (1952)
  5. Ainley et al. (2007), "Systematics"
  6. Austin et al. (2004)
  7. Ornitologia Societo de Polinezio
  8. Melgar (2002)
  9. Ainley et al. (2007), "Distribution"
  10. Watling (2001)
  11. Ainley et al. (2007), “Food Habits”
  12. Ainley et al. (2007), "Breeding"

Referencoj[redakti | redakti fonton]