Nigra petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra petrelo
Nigra petrelo
Nigra petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Oceanodroma
Oceanodroma melania
(Bonaparte, 1854)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra petrelo (Oceanodroma melania) estas malgranda marbirdo de la familio de ŝtormopetreloj nome Hidrobatedoj. Ĝi estas 23 cm longa, kun enverguro de 46–51 cm.

Tiu specio reproduktiĝas kolonie sur insuloj ĉe la marbordo de suda Kalifornio en Usono kaj ĉe Kalifornia Duoninsulo kaj Kalifornia Golfo de Meksiko. Nestolokoj estas kutime en rokfendoj, eventuale en malgrandaj nestotruoj en milda tero. Iil uzas ankaŭ neuzitajn nestotruojn el aŭkoj. Oni atingas la koloniojn nur nokte por eviti predantajn birdojn kiaj mevoj, la Migrofalko kaj strigoj. Kiel ĉe plej petreloj, ties piediranta kapablo limiĝas al mallongaj trenadoj al la nestotruoj.

La ino demetas ununuran blankan ovon dum ĉiu reprodukta sezono; se la ovo perdiĝas, ĝi estas anstataŭata nur rare. Ambaŭ gepatroj kunhavas respondecon pri kovado, kiu daŭras ĉirkaŭ 50 tagoj. Ankaŭ la ido estas kovata dum kelkaj tagoj post eloviĝo ĝis ĝi kapablas fari sian propran termoreguladon, post kio ambaŭ gepatroj manĝas por nutri la idon. La elnestiĝo okazas 10 semajnojn post eloviĝo.

La Nigra petrelo for de la reprodukta sezono pasas la reston de la jaro ĉemare, sed pli proksime al la marbordo ol plej aliaj ŝtormopetreloj. Pro tio ĝi foje povas esti vidata el la ĉeftero. Ĝi entreprenas migradon for el akvoj ĉirkaŭ siaj reproduktaj kolonioj kaj, nekutime, havas du vintrejajn teritoriojn, unu en la Kalifornia Marfluo ĉe Centra Kalifornio kaj alia pli sude ĉe la marbordo de Centrameriko tiom sude kiom ĝis Kolombio kaj Ekvadoro. Oni supozas, ke ĝi migras tiele por eviti uraganojn en siaj reproduktejaj teritorioj.

Ili manĝas ĉefe planktonajn krustulojn, kun prefero al larvoj de palinuroj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn fiŝojn kaj internaĵojn (kadavraĵojn). Ili manĝas uzinte kelkajn teknikojn, inklude plonĝadon ĝis 1 m sub la akva surfaco el flugo, kaj manĝante dum oni naĝas ĉe la surfaco, aŭ manĝanta dumfluge. Ĉemare ili kutime manĝas solece.

La Nigra petrelo estas komuna specio, nombre kelkajn milionojn da paroj, kaj ne estas konsiderata minacata. Ĝi suferis perdojn sur kelkaj el la reproduktejaj insuloj, ĉefe pro katoj kaj ratoj. Projektoj pri insula restaŭrado formovis tiujn predantojn el kelkaj el ties reproduktejaj insuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Oceanodroma melania. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kiel tiu specio estas Malplej Zorgiga.
  • "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
  • Seabirds, an Identification Guide de Peter Harrison, (1983) ISBN 0-7470-1410-8
  • Handbook of the Birds of the World Vol 1, Josep del Hoyo editor, ISBN 84-87334-10-5
  • "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6
  • Ainley, D. G., kaj W. T. Everett. 2001. Black Storm Petrel (Oceanodroma melania). In The Birds of North America, No. 577 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]