Nigraflava dikbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigraflava dikbekulo
Nigraflava dikbekulo, maklo en Himaĉal Pradeŝ, Barato
Nigraflava dikbekulo, maklo en Himaĉal Pradeŝ, Barato
Nigraflava dikbekulo, ino en Himaĉal Pradeŝ, Barato
Nigraflava dikbekulo, ino en Himaĉal Pradeŝ, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Mycerobas
Specio: 'M. icterioides'
Mycerobas icterioides
(Vigors, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigraflava dikbekuloNigraflava micerobo (Mycerobas icterioides) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Miceroboj, kiu enhavas speciojn kiuj kombinas nigran kaj flavan kolorojn kaj havas dikajn bekojn. Fakte du specioj nome la Mycerobas icterioides kaj la Mycerobas melanozanthos plej klare havas tiujn du kolorojn kaj laŭ la latinaj sciencaj nomoj meritus same saman kombinan komunan nomon. Tamen preferindas tiu de Nigraflava dikbekulo por la specio kie plie videblas la flavan koloron (kiel lasta en la kunmetaĵo) kaj krome estas la ununura koloro aludata en la latina scienca nomo icterioides, dum tiu de Flavanigra dikbekulo indas por la specio kie nigra koloro plie etendas kaj krome ambaŭ koloroj estas aludataj en la latina scienca nomo per kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka melanozanthos kiuj signifas respektive “nigra” kaj “flava”.

Ĝi povas troviĝi en Afganio, Barato, Nepalo kaj Pakistano. Ties natura biotopo estas moderklimataj arbaroj.

Tiu orientalisa specio estas klara kazo de seksa duformismo. La masklo havas tre flavan korpon kun nigraj kapo (sen nuko), flugiloj kaj vosto, sen iu ajn blanka marko. La ino havas grizan kapon, ĉirkaŭata de flava nuanco, olivverdecajn dorson kaj flugilojn, kun pli nigrecaj flugilplumoj kaj vosto. Ankaŭ la subaj partoj estas olivverdecaj sed iom pli helaj. Ambaŭ specioj havas helrozkolorecaj kruroj kaj tre dika, mallonga, larĝa ĉebaze beko, adaptita al rompo de malmolaj semokernojn. Tiu beko estas kutima en la grupo de dikbekuloj kaj ĉikaze estas ebureca al kornokolora.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]