Nikobara nestamasulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nikobara nestamasulo
Nikobara nestamasulo
Nikobara nestamasulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Megapodius
Specio: M. nicobariensis
Megapodius nicobariensis
(Blyth, 1846)
Konserva statuso
subspecioj
  • M. n. abbotti (Oberholser, 1919)
  • M. n. nicobariensis (Blyth, 1846)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nikobara megapodoNikobara nestamasulo (Megapodius nicobariensis) estas megapodo troviĝanta ĉe kelkaj el la Nikobaraj Insuloj (Barato). Kiel aliaj megapodoj parencaj, ĝi konstruas grandan amasan neston el grundo kaj vegetaĵaro, kie la ovoj koviĝas danke al la varmo produktita per putriĝo. La idoj solaj eliras el la amasgrundo kaj tute plumaj kapablas jam flugi. La Nikobaroj estas ĉe la bordo de la distribuado de megapodoj, bone separate el la plej proksimaj teritorioj de aliaj megapodaj specioj. Limigite al malgrandaj insuloj kaj minacataj pro ĉasado, la specio estas vundebla al formorto. La cunamo de 2004 ŝajne forbalais populaciojn de kelkaj insuloj kaj malpligrandigis populaciojn en kelkaj aliaj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kapobildo
NicobarMegapodeEmu.jpg

Megapodoj estas tiele nomitaj por siaj grandaj piedoj kaj kiel aliaj specioj en la grupo, tiu specio estas ia koko kun malhelbruna plumaro, mallonga vosto kaj grandaj piedoj kaj ungoj. La tarso estas senpluma kun la malantaŭa fingro situanta ĉe sama nivelo kiel la antaŭaj malkiel tiuj de aliaj kokoformaj birdoj, kio permesas al ili alpreni objektojn pli bone ol aliaj ĉasbirdoj. La tarso havas larĝan ebenan strion kiel skvamoj antaŭe. La vosto estas mallonga kun dekdu plumoj.[1] La kapo estas pli griza kun rufa kresto kaj nuda (senpluma) ruĝeca vizaĝa haŭtaĵo. La maskloj kaj la inoj estas tre similaj, sed la masklo estas malhelbruna ĝenerale dum la ino havas pli da grizo en la subaj partoj. Junaj birdoj havas tute kunpluman vizaĝon kaj idoj estas malgrandaj koturnecaj birdetoj kun rufa strieco en flugiloj kaj dorso. La nomiga subspecio estas pli pala ol abbotti el la insuloj sude de la Kanalo Sombrero.[2][3]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis kolektita de la pastro Jean Pierre Barbe kaj priskribita de Edward Blyth en 1846.[4] Kelkaj fakuloj konsideris tiun specion kiel subspecio de la Malhela nestamasulo (Megapodius freycinet).[3] La preciza insulo el kiu venis la origina tipa specimeno ne estas konata kaj posta specimeno el insulo Trinkat, priskribita kiel Megapodius trinkutensis estas nune konsiderata identa al la nomiga subspecio. En 1901, W L Abbott kolektis specimenojn el Malgranda Nikobaro kiuj estis priskribitaj en 1919 de H C Oberholser kiel nova subspecio abbotti, distinga pro sia pli malhelbruna plumaro.[5]

Distribuado kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Distribuado de la Nikobara megapodo, griza areo montras la distribuadan territotion de aliaj megapodoj.

Tiu specio estas trovata nur en la Nikobaraj Insuloj. Tiu teritorio estas tiom separata el la ĉefa megapoda distribuado (ĉefe el la genro Megapodius) ke en 1911, oni sugestis, sur bazo ke multaj megapodoj estis enhejmigitaj kaj transportitaj de indiĝenaj insulanoj, ke ĝi povus esti enmetita en la Nikobarajn Insulojn.[6][7] Estis sugestoj ankaŭ ke la specio povus iam esti loĝanta en la najbaraj Andamanaj Insuloj ĉar estas kelkaj informoj el fino de la 19a jarcentoj pri la specio en la insuloj Granda Kokoso kaj Tablo.[8] La nomiga subspecio estas trovata en la insuloj norde de la Kanalo Sombrero dum abbotti troviĝas sude de tiu. Ĝi estis trovita en la insuloj Tilanĉongo, Bompoko, Tereza, Kamorto, Trinkato, Nankoŭrio, Kaĉalo, Meroe, Trakso, Treiso, Menĉalo, Malgranda Nikobaro Kondulo, Granda Nikobaro kaj Megapodo.[9][10] La specio eble loĝis en Kar Nikobaro komence de la 1900-aj jaroj.[11] Enketo post la cunamo de 2004 tamen indikis, ke la specio iĝis formortinta el la insuloj Trakso kaj Megapodo.[12]

La ovoj kaj la plenkreskuloj estas serĉataj de indiĝenoj por manĝo kaj la birdoj estis transportitaj tra la insuloj.[13][14] La ornitologo A O Hume de la 19a jarcento konsideris la guston de ties viando kiel inter tiuj de "grasa Norfolka meleagro kaj grasa Norfolka fazano".[15][16]

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Kruroj kaj piedoj de muzea specimeno

La Nikobara nestamasulo estas sekretema en sia kutimaro. Dumtage ili movadas en densa ĝangalo apuda al marbordo. Mallume ili kuraĝas al marbordo. Ili moviĝas en paroj aŭ malgrandaj grupoj. La grupo povas konsisti el birdoj de variaj aĝoj inklude ĵus eloviĝintajn. Kaze de ĝenado, ili preferas foriri per kurado sed ekflugas kaze de premo. La grupo kontaktiĝas per with ridegecaj alvokoj.[17][18] Paroj turnas sin al dueca alvokado por marki la teritoriojn. Multaj specioj en la genro estas monogamaj, sed la Nikobara nestamasulo ŝajne formas nur portempajn parligojn.[19]

La Nikobara nestamasulo havas ĉiomanĝantan dieton. Ili manĝas ĉefe per skrapado kaj rastado de rubo surgrunde uzante siajn piedojn. Studo en Granda Nikobaro trovis per ekzameno de stomako ke ties manĝo formiĝis ĉefe el semoj de Macaranga peltata sekve de insektoj, helikoj, krustuloj kaj reptilioj. Ili englutas ankaŭ ŝtoneterojn por helpi la digeston kaj oni observis, ke ili trinkas pluvakvon.[20]

La ovo estas longa kaj ovalforma

Kiel aliaj megapodoj de sia genro, ili konstruas grandan amasneston. La amasoj estas ĝenerale konstruitaj ĉe la marbordo. Tiuj amasoj estas konstruitaj el koralsablo enhavanta etajn konkojn kaj plantan materialon, kiaj folioj, bastonetoj kaj alitipan rubon. Ili estas konstruitaj sur malferma grundo aŭ kontraŭ falinta trunko aŭ arbostumpo, aŭ kontraŭ granda vivanta arbo. Ĝenerale amasoj estas reuzataj, post skrapado de la supra tavolo de sablo, metinte freŝan vegetalan materialon kaj poste rastinte novan tavolon el sablo. Amaso povas esti kunhavata de paro kaj ties posteularo. Novaj amasoj estas konstruitaj per elfosado kaj amasdo de grundo kaj de planta materialo kontraŭ stumpo aŭ falinta trunko. La amasgrando varias konsiderinde (malpli ol 1 m³ al pli ol 10 m³), kvankam tio ne havas efikon sur la reprodukta sukceso.

La ovoj estas longe elipsaj laŭforme kaj sesone de la pezo de la birdo laŭgrande, do relative grande. La pinto de la ovodemetado estis observata el februaro al majo. La ovoj estas rozkolorecaj sen markoj aŭ brilo, kaj perdas sian koloron laŭ la tempopaso.[17] La ovo estas demetata sur la amaso kaj la gepatroj elfosas truon por enterigi ĝin ene kaj kovras ĝin per planta materialo kaj grundo. Averaĝe oni demetas 4 al 5 ovojn en amaso sed oni registris ĝis 10, kun ovoj en tre diferencaj statoj de disvolviĝo. Unu amaso povas esti uzata de pli ol unu paro de birdoj.[19] Mikrobia aktiveco estas la ĉefa varmofonto ene de amasoj por kovado. La kovoperiodo estas proksimume 70–80 tagoj kun vario baze sur la kovotemperaturo.[11][21]

La junaj birdoj eloviĝas tute havante plumojn, kaj tuj la plumoj sekiĝas, ili povas flugi. Ili ne bezonas patran zorgon kaj aliĝas al la grupo tuje.[18] En la 1900-aj jaroj, oni alportis ovojn al bestoĝardeno de Kolkato kaj la idoj, nutritaj per dieto de termitoj, kreskis tre maltimidaj.[15]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Blanford, WT. (1898) The fauna of British India. Birds. Volume 4. Taylor and Francis, London, p. 147–148.
  2. Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions.
  3. 3,0 3,1 Ali, S & S D Ripley. (1980) Handbook of the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono 2, Oxford University Press, p. 1–3. ISBN 0-19-562063-1.
  4. Blyth, E (1846). “Notices and descriptions of various new or little known species of birds”, Jour. Asiatic Soc. Bengal 15, p. 1–54. 
  5. Oberholser, H (1919). “The races of the Nicobar Megapode, Megapodius nicobariensis Blyth”, Proc. U.S. Nat. Mus. 55 (2278), p. 399–402. 
  6. (1989) “Predation and the Western Limits of Megapode Distribution (Megapodiidae; Aves)”, Journal of Biogeography 16 (4), p. 317–321. doi:10.2307/2845223. 
  7. Lister, JJ (1911). “The distribution the avian genus Megapodius in the Pacific Islands”, Proc. Zool. Soc. Lond., p. 749–759. 
  8. Ball V. (1880) Jungle life in India. Thomas de la Rue & Co, London.
  9. (2001) Collar, NJ; AV Andreev, S Chan, MJ Crosby, S Subramanya and JA Tobias: Threatened Birds of Asia. BirdLife International, p. 793–799.
  10. Sankaran, R (1995). “The distribution, status and conservation of the Nicobar Megapode Megapodius nicobariensis”, Biol. Conserv. 72, p. 17–26. doi:10.1016/0006-3207(94)00056-V. 
  11. 11,0 11,1 Kloss, C.B.. (1903) In the Andaman and Nicobar Islands. John Murray, London.
  12. Sivakumar K (2010). “Impact of the 2004 tsunami on the Vulnerable Nicobar megapode Megapodius nicobariensis”, Oryx 44, p. 71–78. doi:10.1017/S0030605309990810. 
  13. Woodford, CM (1888). “General remarks on the zoology of the Solomon Islands and notes on Brenchley's Megapode”, Proceedings of the Zoological Society of London, p. 248–250. 
  14. Shufeldt, RW (1919). “Material for a study of the Megapodiidae”, Emu 19, p. 10–28. doi:10.1071/MU919010. 
  15. 15,0 15,1 Finn, Frank. (1911) The game birds of India and Asia. Thacker, Spink & Co, Calcutta, p. 152–154.
  16. Ogilvie-Grant, WR. (1897) A hand-book to the game-birds. Volume 2. Edward Lloyd, London.
  17. 17,0 17,1 Oates, EW. (1898) A manual of the Game birds of India. Part 1. A J Combridge, Bombay, p. 384–388.
  18. 18,0 18,1 Baker, ECS. (1924) Fauna of British India. Birds, 2‑a eldono 5, Taylor and Francis, London, p. 436–439.
  19. 19,0 19,1 Sankaran, R. and Sivakumar, K. (1999). “Preliminary results of an ongoing study of the Nicobar Megapode Megapodius nicobariensis Blyth”, Zoologische Verhandelingen 327, p. 75–90. 
  20. Sivakumar, K. & Sankaran R. (2005). “The diet of the Nicobar Megapode (Megapodius nicobariensis) in Great Nicobar Island”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 102 (1), p. 105–106. 
  21. Sivakumar, K. & Sankaran R. (2003). “The incubation mound and hatching success of the Nicobar Megapode (Megapodius nicobariensis Blyth)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 100 (3), p. 375–386. 

Aliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]