Nomoj de Eŭropaj Landoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Pri la deveno de landnomoj en Eŭropo:

Albanio[redakti | redakti fonton]

En la lingvo de praloĝantoj de Mediteraneo alb/alp estas "montaro". La nacilingva nomo - Shqipëria signifas "aglo". Laŭ alia vidpunkto ĝi devenas de latina radiko albus - "blanka", tiamaniere Albania estas "blanka lando".

Andoro[redakti | redakti fonton]

Laŭ oficiala vidpunkto, la landnomo estis ricevita per la kunfandiĝo de du iberaj vortoj: ando - "supra" kaj ore - "fero". Efektive, la lando estas riĉa je fero. Alia versio klarigas ĝin per keltaj vortoj: an - "blovi" kaj dor - "pordo", kaj tiu lastas versio estas verŝajne la vera.

Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Malnova germana nomo estas Ostarrichi, kiu signifas "orienta lando". De tie devenis la nunaj nomoj: Österreich - germane, kaj Austria - latine.

Belarusio[redakti | redakti fonton]

Signifas 'blanka Rusio'.

Belgio[redakti | redakti fonton]

Signifas "Lando de Belgoj", kelta popolo konata per skriboj de Cezaro.

Britio[redakti | redakti fonton]

Devenas de la tribonomo "britoj".

Bulgario[redakti | redakti fonton]

Devenas de la tribnomo "bulgaroj".

Ĉeĥio[redakti | redakti fonton]

En la teritorio de la nuna Ĉeĥio de la 2a jc a.K. ekloĝis keltaj triboj de Boja. De tie venas latina nomo de la lando Bohemia kaj germana Böhmen. Mem la loĝantoj nomas ĝin Cechy.

Danio[redakti | redakti fonton]

Estis nomita laŭ ĝermana tribo la danoj. La dana Danmark prae signifis "lim-kampo de la Danoj", do vere nomi nur Jutlandon.

Estonio[redakti | redakti fonton]

La indiĝenoj de tiu ĉi lando nomis sin kampuloj, la nomoj "estono" (esthes, aist) kaj "Estonio" (Eistland, Astland) devenas de antikvaj germanoj. La unua mencio pri la nomo Aestii apartenas al romana kronikisto Tacito en 100 a.K., kiu priskribis tribojn loĝantajn oriente de la ĝermanaj triboj. Aliaj diras, ke la nomo devenas de litova rivero. Skandinavaj sagaoj scias pri Estland kaj Eisr, kaj latinaj kronikoj rakontas pri Estia, Hestia, Estonia.

Finnlando[redakti | redakti fonton]

En la finna lingvo Suomi. Vorton parencan al Suomi oni uzas ankaŭ en la lingvoj estona, latva kaj litova, dum en plimulto de aliaj lingvoj estas uzata vorto kun radiko simila al fin.

Estas diversaj hipotezoj pri deveno de la vorto Suomi, kiu origine signifis la sudokcidentan parton de la nuna Finnlando aŭ ties loĝanton. Oni vidis ĝian similecon ekz. al la finnaj vortoj suo 'marĉo' kaj suomu 'skvamo'. Tiajn rilatojn oni pravigis ankaŭ per la simileco de finn al kelkaj hindeŭropaj, similsignifaj vortoj: ekz. la anglaj fen 'akvokovrita tero, speco de marĉo' kaj fin 'naĝilo' (kiun oni povas iel rilatigi al fiŝaj skvamoj).

Pli kredinda estas la hipotezo, ke la finnaj vortoj Suomi kaj Häme (unu historia provinco de Finnlando) kaj ankaŭ la vorto saami 'sameo, lapono' kaj ties variantoj, ĉiuj havas saman devenon. Ili originas en iu prabalta lingvo, kie la pravorto estis zemeĵeme 'tero malalta'. La diversaj nuntempaj formoj rezultas el regulaj sonŝanĝoj en interlingvaj pruntoj kaj repruntoj, kiuj okazadis dum jarmiloj. La origino de Suomi do troviĝas en hindeŭropa vorto, kiu signifis simple (specon de) tero. Parencoj de la pravorto ĵeme estas ekz. la nuntempa rusa zemlja aŭ la latina humus (kaj do niaj humo kaj humila estas kuzoj de Suomi).

Francio[redakti | redakti fonton]

La landnomo devenas de la frankoj, unuiĝo de ĝermanaj triboj, kiuj konkeris Gaŭlion (la antikvan Francion). Malsamaj nomoj por Francio estas: Gallia (greka), Francogallia (latina), Fagguo (ĉina), Ranska (finna), Tsarf (juda), Valland (malnov-norvega), Bro-C'hall (bretona), Perancis (indonezia), Ufaransa (svahila).

Germanio[redakti | redakti fonton]

Grekio[redakti | redakti fonton]

De Graeci, la latina nomo de tribo (graioi), kiuj loĝis en Italio en la 8a jc a.K. Poste tiel estis nomita la tuta helena popolo. La greka nomo Ellas, Ellada devenas de hellenes, komuna nomo de grekaj triboj, kiu siavice devenas de unu praulo Helene.

Hispanio[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas, ke la nomo devenas de semida vorto span, signifanta 'kaŝita'.

Hungario[redakti | redakti fonton]

Hungare - Magyarország, lando de la hungaroj (madjaroj). Alilingvaj nomoj devenas de la tribnomo ugroj: Wegry (pola), Vengrija (rusa), Uhorŝĉina (ukrajna), Hungaria (latina), k.c.

Antaŭ la jaro 220 Hungari estis granda federacio vivinta en Norda Ĉinio. La vorto devenis pli frue de ĉina patrina rivero Hun, kie unue naskiĝis hun-tribo, poste la hun-tribo miksiĝis kun diversaj gentoj, kaj naskiĝis la ĉino. Post kiam Hun-anoj fuĝintaj el centra Ĉinio translokigis sin en Nordan Ĉinion. La stepa gento aldonis al hun hom-sufikson -gari (gori, guri...). Ĝis nun en Norda Ĉinio la nacieca nomo ĝenerale kunmetas la sufikson, ekz. mon-goli, viguri, taguri, manĝuri... Hun-Federacio konsistis el diversaj triboj kaj gentoj, inter kiuj estis bulgar kaj maĝar. Bulgar lasis multajn loko-nomojn en Norda Ĉinio, kaj Maĝar lasis gravan vorton Maĝar koncernanta al paŝtista vesto kaj sidilo. Ĝis nun la vorto Maĝar estas baza vorto de la ĉina lingvo, kvankam oni scias ke la vorto maĝar devenis de antikva paŝtista nacieco. Tio sugestas ke la du Bulgar kaj Maĝar estis tre gravaj en Hungar-federacio en Norda Ĉinio.

lingvistika materialo laŭ ĉina lingvo: He = rivero Hu = lago, hungaro Haj = maro Hun = akvo kun koto Hon = inundo Huan = flava (china patrina rivero estas flava) Huan Di-o = china prapatro

Ni povas supozi ke hun-tribo devenis ĉe Flava Rivero en Centra Chinio...

Irlando[redakti | redakti fonton]

Devenas de gaela nomoÉire (moderna version de la malnovgaela Ériu, nomo de mita princino) kaj la ĝermana sufikxo 'land', pro influo de la anglo-saksoj en Irlando. La latina nomo Hibernia, kimra - Iwerddon, bretona - Iwerzhon, eble indikas pri ligoj de pra-irlandanoj kun antikva loĝantaro de Iberio, t.e. nuntempa pirenea duoninsulo.

Islando[redakti | redakti fonton]

La nacilingva formo Ísland (ís "glacio" + land "lando", do "Glacilando") estas fonto por aliaj lingvoj. Nur ĉe la antikvaj latinoj estis malsama vorto - Thule, kiu ankaŭ uziĝis pri Groenlando. Hodiaŭ Thule estas Groenlanda urbo.

Italio[redakti | redakti fonton]

La landnomo devenas de la italikaj triboj, kies unu parto latinoj konkeris la aliajn, kaj fondis la malnovan Roman ŝtaton. Laŭ alia versio, ĝi devenas de la latina vituli ("bovidoj"), filoj de taŭra dio. Tiel estas nomita italaj triboj de la grekoj.

Kroatio[redakti | redakti fonton]

De la popolnomo kroatoj.

Latvio[redakti | redakti fonton]

Probable la prauloj de la modernaj latvoj loĝis ĉe la bordoj de la rivero LataLeta, kiu troviĝas en ĉirkaŭaĵo de Vilniuso. Antaŭ la 19a jc la regiono nomiĝis diverse: Lettland, Lotygola, LeththiaLothwa.

Litovio[redakti | redakti fonton]

Latina formo de la vorto, Lituae, unue estis uzita en kronikoj en 1009. Sciencistoj en la 16a jc asociigis la nomon kun la latina vorto litus, aŭ tuboj — ebla referenco al ligna trumpeto, per kiu ludis la litovaj triboj. Modernaj sciencistoj pensas, ke "Litovio" povas origini de la rivernomo, sed ili ne trovas sufiĉajn argumentojn por pruvi la ekziston de tiu rivero.

Luksemburgo[redakti | redakti fonton]

Makedonio[redakti | redakti fonton]

De la antikva regiono en la Balkana Duoninsulo.

Malto[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkaj versio pri la origino de la landnomo: (a) Fenicia versio: Malat - "haveno" aŭ "rifuĝejo"; (b) Greka versio: Meli - "mielo", Melta - "abelo"; (c) Araba versio: Malta - "nuda".

Moldavio[redakti | redakti fonton]

Nacilingve - Moldova estas la nomo de granda regiono en najbara Rumanio. Iam la rumania provinco kaj la nuna respubliko Moldavio estis unu lando.

Monako[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo la fondiĝo de la urbo kaj princlando Monako estas ligita kun la nomo de Heraklo, kiu reveninte de Hispanio decidis ripozi ĉi tie, ĉe la Lazura Bordo. Ĝi estis nomita Portus Herculis Moniechi. La lasta vorto signifas "izolita".

Nederlando[redakti | redakti fonton]

La signifo de Nederlando(j) estas malalta(j) lando(j). La enloĝantoj do nomiĝas nederlandanoj kaj ne nederoj.

Norvegio[redakti | redakti fonton]

Nacilingvaj formoj - Norge (bokmål), Noreg (nynorsk). De la pranorvega Norvegr "Nordena Vojo" - nomo donita, verŝajne, de la danoj.

Pollando[redakti | redakti fonton]

Origino necerta; laŭ la plej populara teorio la nomo (pollingve: Polska) devenas de la slava gento Polanie kiu loĝis en nuntempa Grandpolio. Nomo de la gento devenas de la vorto pole (kampo, kamparo) kaj oni suspektas ke la ĉefokupo de la loĝantoj estis terkultivado aŭ ili loĝis en senarbara teritorio (kompare kun aliaj gentoj).

Laŭ alia teorio, la landon de Polanie oni nomis simple kampara lando, kaj kiel nomo restis nur adjektivo kampara (polska estas tiu malnova adjektivo).

Portugalio[redakti | redakti fonton]

La landnomo devenas de la urbo Porto, kies antikva latina nomo estis Portus Galle, t.e. 'haveno de galoj' (nomo de kelta tribo). Latinoj ĝin nomis Lusitania.

Rumanio[redakti | redakti fonton]

Rumanlingve - România. Devenas de "Romanio", la Romana Imperio.

Rusio[redakti | redakti fonton]

Laŭ unu versio, ĝi originas de la sveda rus, kiu signifis "enloĝanto".

San-Marino[redakti | redakti fonton]

La nomo devenas de la Dalmaciano Marinus, kiu forkuris de sia hejmlando, ĉar oni subpremis lin pro lia fervoro al la Kristana kredo. En la nova loko li fondis preĝejon, kaj konstruis kastelon. Pli poste la eklezio anoncis lin sanktulo: Sankta Marino.

Slovakio[redakti | redakti fonton]

Nacilingve - Slovensko, verŝajne devenas de la popolnmo "slavoj".

Slovenio[redakti | redakti fonton]

De la popolnomo slovenoj, kiu originas de la popolnomo "slavoj".

Svedio[redakti | redakti fonton]

Svedlingve - Sverige - "Regno de la Svedoj".

Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Nacilingve - Ukraijna; en slavaj lingvoj korespondas al "limregiono".

Vatikano[redakti | redakti fonton]

Devenas de la samnoma monteto ĉe la bordo de la rivero Tibero, kie la Papo Eŭgeno 3a konstruis palacon (1150). La nomo de la monteto originas de vaticinatio - "profetaĵo", "antaŭdiro".

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.