Nubia dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mapo de antikva Egiptio kun la Nubia dezerto

La Nubia dezerto estas la orienta regiono de la dezerto Saharo. Ĝi kovras 50.000 km² en la nordoriento de la afrika ŝtato Sudano. La dezerto troviĝas inter la rivero Nilo kaj la Ruĝa Maro, golfo de la Hinda Oceano, kaj ĝia centro havas la koordinatojn 20,5 ° norde kaj 33 ° oriente. La senakva regiono, grandparte sabloŝtona ebenaĵo, havas multajn uedojn, kiuj, en kazo de la maloftegaj pluvoj, portas sian akvon al la Nilo. Tamen tiuj pluvoj estas ekstreme raraj, kaj en la dezerto ne ekzistas oazoj. La tradiciaj enloĝantoj de la areo estas la Nubianoj.

La unua konata pra-astronomia megalito estis starigita en Nabta Plaja en la Nubia dezerto.

fragmento de la dezerto vidata el la kosmo