OFC
Oceana Futbal-Konfederacio | ||
---|---|---|
Oceania Football Confederation | ||
internacia sporta federacio neprofitcela organizaĵo | ||
Komenco | 15-a de novembro 1966 vd | |
Geografia situo | 36° 52′ 52″ S, 174° 50′ 29″ O (mapo)-36.88115174.841264Koordinatoj: 36° 52′ 52″ S, 174° 50′ 29″ O (mapo) | |
Mapo de OFC (flava) kun la kvin aliaj konfederacioj.
| ||
Lando(j) | Nov-Zelando vd | |
Sidejo | Auckland Nov-Zelando | |
| ||
Tipo | sporto (futbalo) | |
Estr(ar)o | Reynald Temarii | |
Lingvoj | ||
Filioj | Fiĝia Futbala Asocio Futbala Federacio de Samoo Futbala Federacio de Usona Samoo Tahitia Futbala Federacio Tonga Futbala Asocio Papu-Nov-Gvinea Futbala Asocio Nov-Kaledonia Futbala Federacio Nov-Zelanda Futbala Federacio Kuk-Insulara Futbala Federacio Futbala Federacio de Salomonoj Vanuatua Futbala Federacio vd | |
Retejo | http://www.oceaniafootball.com | |
La OFC (de Oceania Football Confederation en angla lingvo) estas la mallonga nomo por la Oceania Futbal-Konfederacio. Ĝi estas la konfederacio por la sporto futbalo en Oceanio kaj estas unu de la ses konfederacioj, kiu havas membrecon en FIFA.
La konfederacio fondiĝis en 1966, ĝia sidejo estas en Auckland, Nov-Zelando. Menciindas ke du oceaniaj ŝtatoj, nome Aŭstralio kaj Gvamo, ne membras en la oceania, sed en la najbara azia konfederacio AFC.
La prezidanto de la OFC ekde januaro 2011 estas la malajziano David Chung, kiu ekde la jaro 1985 vivas en Papuo-Nov-Gvineo. Li prezidantiĝis, kiam la antaŭa prezidanto Reynald Temarii el Tahitio senposteniĝis pro akuzoj de korupteco.
Landaj federacioj aŭ asocioj
[redakti | redakti fonton]- Fiĝioj
- Kukinsuloj
- Nov-Kaledonio
- Nov-Zelando
- Papuo-Nov-Gvineo
- Salomonoj
- Samoo
- Tahitio (Franca Polinezio)
- Tongo
- Usona Samoo
- Vanuatuo
Asociaj membroj
[redakti | redakti fonton]La sekvaj tri asocioj membras en la konfederacio OFC, sed ne en la internacia federacio FIFA.