Okulvitra paradoksornito
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Paradoxornis conspicillatus (David, 1871) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Okulvitra paradoksornito (Paradoxornis conspicillatus) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de Paradoxornis aŭ Paradoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.
Ĝi troviĝas kiel endemio nur en Ĉinio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.
Temas pri ĝenerale grizeca birdo kun malhelaj supraj partoj kaj pli helaj subaj partoj. Krom la karaktera papageca beko, tiu specio montras tre rimarkindan blankan okulringon ĉirkaŭ tre nigra okulo, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Paradoxornis conspicillatus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
- Robson, C. (2007). Family Paradoxornithidae (Parrotbills) pp. 292 - 321 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
|