Oldřichov na Hranicích

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oldřichov na Hranicích
(Ullersdorf)
germane Böhmisch Ullersdorf
vilaĝo
Ŝtatlimo inter Oldřichov kaj Kopaczów
Oficiala nomo: Oldřichov na Hranicích
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Hrádek nad Nisou
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Najbaras kun Kopaczów Pollando
Domoj 75 2011
Rivero Oldřichovský potok
Situo Oldřichov na Hranicích
 - koordinatoj 50° 52′ 17″ N 14° 51′ 52″ O / 50.87139 °N, 14.86444 °O / 50.87139; 14.86444 (mapo)
Katastro 5,55 km² (555 ha) Oldřichov na Hranicích
Loĝantaro 219 (2021)
Denseco 39,46 loĝ./km²
Baseno Ĵitava baseno
Unua skribmencio 1287
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 463 34
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Oldřichov na Hranicích
Portalo pri Ĉeĥio

Oldřichov na Hranicích (germane Böhmisch Ullersdorf) estas duono de historia vilaĝo Ullersdorf, nun vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Hrádek nad Nisou en distrikto Liberec. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km nordoriente de Hrádek nad Nisou. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 75 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 219 loĝantoj.

Nun ĝi situas sur landlimo de Ĉeĥio kaj Pollando kaj de la dua parto de la municipo, hodiaŭ de la pola Kopaczów apartigas ĝin sole rojo Oldřichovský potok (pole Lubota), parte la ŝtatlimon kreas mezo de ĉi tie ŝoseo, kiun oni nomas "neŭtraleto". En la pola parto restis devene renesanca preĝejo de sankta Jozefo el komenco de la 16-a jarcento, baroke alikonstruita en la 18-a jarcento, kun ligna plafono kaj baroka altaro.

Oldřichov na Hranicích estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,55 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekzistado de l vlaĝo estas dokumentita jam en la jaro 1287. La administra divido de la devena Ullersdorf je Český Oldřichov (Böhmisch Ullersdorf) kaj Horní Oldřichov (Ober Ullersdorf) okazis jam en la 16-a jarcento, kiam la norda parto falis al senjorujo Frýdlant, la suda al senjorujo Grabštejn (sed ambaŭ senjorujoj restis konsisto de landoj de Krono ĉeĥa). Por la lokaj loĝantoj signifan ŝanĝon alportis tridekjara milito, kiam en la jaro 1635 fermis aŭstria imperiestro Ferdinando la 2-a pacon kun Saksio kaj li donacis al li pro tio Supran kaj Malsupran Luzacion. Ĝis la jaro 1849, kiam ĉi tie estis difinita moderna ŝtatlimo, la ŝtatlino havis tre komplikan pason, dum kio konsisto de Saksio estis la tuta nordoriento de Oldřichov, samkiel ankaŭ mezo de konstruareo (en tiu ĉi mezo de la konstruareo troviĝas numeroj de domoj 43, 44, 46, 50, 51, 52, 129, 133, 157, 158, 159). La tutan situacion tre komplikigis sume ok eksklavoj de Bohemio, el kiuj sep troviĝis sur teritorio de la moderna Pollando kaj plu du terlangoj, ankaŭ sur la teritorio de la moderna Pollando, dum kio en tiuj ĉi iamaj ĉeĥaj terlangoj kaj kelkaj eksklavoj jam tiam situis parto de la konstruareo de la hodiaŭa moderna pola Kopaczów.

Post la komunista puĉo en la jaro 1948 interrilatoj pliakriĝis - sur la limo estis starigitaj kolonoj kun dek kvar vicoj de pikdrato, la ĉirkaŭaĵo de la limo estis displugita.

Eniro en Schengen-spacon[redakti | redakti fonton]

Noktomeze al la 21-a de decembro 2007 okazis aligo de Ĉeĥio, Pollando kaj pluaj landoj en disvastigita Schengen-spaco. Ĉefaj solenoj okazis sur ĉeĥagermanapola trilanda punkto inter proksimaj urboj Hrádek nad Nisou, Porajów kaj Zittau, kie germana kancelierino Angela Merkel, pola premiero Donald Tusk, ĉeĥa premiero Mirek Topolánek kaj prezidanto de Eŭropa komisiono José Barroso simbole tratranĉis lignan maodelon de limaj barierojn.

Lokaj politikistoj – Martin Půta, urbestro de Hrádek nad Nisou, kaj Andrzej Grzmielewicz, urbestro de la pola Bogatynia malfermis en la pasinteco severe gardatan limon, tratranĉis kaj forigis ferajn barilojn el ponteto trans lima rojo Oldřichovský potok, kiuj dividis vilaĝon Oldřichov na Hranicích de Kopaczów.[1]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869787
1880853
1890862
19001 031
19101 051
1921923
JaroLoĝantoj
1930891
1950382
1961347
1970286
1980266
1991219
JaroLoĝantoj
2001241
2011229
2021219

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]