Saltu al enhavo

Oleg Pavlov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oleg Pavlov
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1970 (1970-03-16)
en Moskvo
Morto 7-an de oktobro 2018 (2018-10-07) (48-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Sovetunio
Rusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Literatura instituto Maksim Gorkij Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
publikigisto
pedagogo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo, prozo, novelo kaj opinia ĵurnalismo Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oleg Olegoviĉ PAVLOV (ruse Оле́г Оле́гович Па́влов; 16-a de marto 1970, Moskvo - 7-a de oktobro 2018, samloke [1]) estis rusa verkisto kaj eseisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum lia militservo kiel gulaga tendargardisto en provinco Karagando de Kazaĥio, li suferspertis perfortan kapvundon kiu devigis lin resti en psikiatria hospitalo dum pli ol monato : tio permesis al li mallongigi siajn du jarojn da militservo [2]. Li do decidis reveni al Moskvo por profundigi siajn literaturajn konojn kaj do studis en la Instituto de Literaturo Maksim Gorkij en Moskvo. En 1994, li publikigis Kazënnaja skazka (Milita Rakonto), sian debutan romanon kiu aperis en la revuo Novy Mir.

Li tuj estis rimarkita fare de kritikistoj . Li daŭre ĝuis grandan famon ekde 1997, akirante la premion Russkij Booker en 2002, tiel estante rekonita kiel unu el la plej gravaj verkintoj de nuntempa rusa literaturo [3]. Komencante de kelkaj leteroj ricevitaj de Aleksandr Solĵenicin kaj lia edzino Natalja, li skribis eseon titolitan Rusa homo en la 20-a jarcento, pri la socio, vivo kaj psikologio de rusoj . Li estas nuntempe konsiderata unu el la ĉefaj rusaj aŭtoroj de la 20-a kaj 21-a jarcentoj [4] [5] [6] [7].

Tutnature, liaj verkoj estis tradukitaj al multaj lingvoj sed ankoraŭ (2023) nenio en Esperanto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Rusa titolo Transliterumo width="100px" Traduko
1990 Записки из-под сапога Zapiski iz pod sapoga Mesaĝoj desub la boto
1990 Караульные элегии Karaoelnyje elegi Elegio de Gardisto
1990 Правда Карагандинского полка Pravda Karagandinskogo polko La vero de la Karaganda regimento
1994 Казённая сказка Kazonnaya skazka La terpomoj kaj la ŝtato
1995 Дневник больничного охранника Dnevnik bolintsjnogo ochrannika La taglibro de la hospitala gardisto
1997 Дело Матюшина Delo Matushina Kazo de Matyushin
1998 Степную книгу Stepnoejoe knigoe Steplibro
2003 Русский человек в XX веке Rusky chelovjek v XX vjekje Rusa popolo en la 20-a jarcento
2008 Степная книга
2009 Асистолия Asistolia Asistolo
2011 Гефсиманское время
2013 Карагандинские девятины, или Повесть последних дней Karagandinsky devjatin, ili Povest poslednich dnej Memoroj de Karaganda: La Rakonto de la Lastaj Tagoj


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]