Oliver Wehe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oliver Wehe
Persona informo
Oliver Wehe
Naskiĝo 11-an de junio 1967 (1967-06-11) (56-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • baleta dancisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oliver WEHE - prononco [OLiva VE:e] - (naskiĝis la 11-an de junio 1967 en Munkeno) estas germana baleta dancisto, dancinstruisto kaj iama aktoro.

Ekde la aĝo de 12 jaroj li prenis lecionojn de baleto en sia hejmurbo. En la aĝo de 14 por li - tiam anĝelaspekta knabo de longaj blondaj haroj kaj senkulpecaj vizaĝesprimoj - estis malkovrita por la ĉefrolo de la juna Felix Krull en ampleksa, kvinparta televida versio de la romano Konfesoj de la impostoro Felix Krull (germane Bekenntnisse des Hochstaplers Felix Krull) de Thomas Mann. Kiel rezulto, la adoleskulo baldaŭ invitiĝis por ĉefrolo en la filma adapto de la novelo La nekredebla kaj malĝoja rakonto pri la pur-anima Eréndira kaj de ŝia senkompata avino (hispane La increíble y triste historia de la cándida Eréndira y de su abuela desalmada) de Gabriel García Márquez. Tie li same ludis la centran rolon de blonda, anĝeleca knabo, tie nomata Ulysses, kiun pura kaj senkulpa amo ligas al la junulina titola heroino kiun li fine liberigas de ŝia sklava ekzisteco per sanga murdo de la ekspluata avino - ago forte kontrastanta al la anĝela karaktero de la rolulo.

Kvankam pro ĉi tiuj du kinaj verkaĵoj li subite fariĝis internacie konata komence de la 1980-aj jaroj, li decidis ne plu aktori. Anstataŭe li koncentriĝis pri trejnado kiel baleta dancisto. En 1987 li ricevis sian balet-diplomon kaj ekde 1990 dum dek tri jaroj estis unua solisto de la Bavara Ŝtata Baleto en Munkeno. Lia repertuaro en ĉi tiuj jaroj interalie inkluzivas la princon Siegfried [ZI:Kfri:t] en la baleto "Cignolago" de Ĉajkovskij, la junulon Albrecht [ALbreht] en la baleto "Giselle" [ĵiZEL] kaj la junulon Bazilo en la baleto "Donkiĥoto" de Heinz Spoerli, la princon en la baleta adapto de la fabelo "La dormanta belulino" same de Ĉajkovskij, la junulon Petrucio en la baleta adapto de la teatraĵo "La dresado de la megero", la amikojn Mercutio kaj Romeo en baleta adapto de la teatraĵo "Romeo kaj Julieta", la feoreĝon Oberono kaj la junulon Lisandro en baleta adapto de la teatraĵo "Somermeznokta sonĝo", ĉiuj tri de Ŝekspiro, kaj la junulon Lenskij en baleta adapto de la romano "Eŭgeno Onegin" de Puŝkin.

Post malrapide saniĝanta vundiĝo li decidis en julio 2003 ne plu baleti sursceneje, sed plu profesii kiel moviĝa trejnisto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]