Ordinara fenkolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ordinara fenkolo

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Fenkolo Foeniculum
Specio: F. vulgare
Foeniculum vulgare
(L.) Mill.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ilustraĵo de ordinara fenkolo
Ordinara fenkolo inter subplantaro,sur insulo Maui (Havajo)
Foeniculum vulgare - Muzeo de Tuluzo

La ordinara fenkolo (Foeniculum vulgare) estas plej konata specio de genro fenkolo, en familio apiacoj (Apiaceae, pli malfrue Umbelliferae). La planto estas samtempe spicaĵo kaj kuracplanto.

Priskribo

Ĝi estas plurjara, malofte dujara planto. Ĝia ĉefradiko longas 30–40 cm, havas malpur-blankan koloron ekstere kaj neĝoblankan koloron interne. Ĝi havas forte disbranĉiĝantan, cilindran, fajne sulka, kalva, bluverda tigo, kreskante 1–2 m alton. La folioj estas plurfoje kunmetitaj, dise starantaj. La baza parto de la folitigo estas veziksimile ŝveliĝanta, iomete destaranta guŝosimilaĵo, ĉe kies supra fino troviĝas du mallongaj, kapuĉsimilaj pintoj, simila al oreleto. La fajne dividitaj, glatrandaj, kalvaj kaj dis-starantaj foliaĵoj estas fadenaj. La subaj folioj longas 20–25 cm, ilia grando kaj dividiteco malpliiĝas supren sur la tigo.

La plata, duoble kunmetitaj umbrela infloresko kreskas ĉiam sur fino de la tigoj, sub tio ne formiĝas koluma folieto.

La kvin verdaj sepaloj reduktiĝis al sensignifa, mallarĝa rando. La kvin etaj, flavaj petaloj staras libere, la same kvin stamenoj leviĝas super la petalara nivelo.

Ĝia frukto similas al tiu de la aneto, sed pli granda ol tiu. La frukto estas cilindra, neflugila; ĝi estiĝis per kunfandiĝo de du karpeloj, el sube staranta ovario. La frukto longas 5–8 mm, havas verd-brunan aŭ verd-flavan koloron; ties pinto maldikiĝas. La frukto estas facile disigebla je du, plate konveksaj fruktopartoj: ili havas po kvin ripetoj sur la ventra flanko, le kiuj du forte elstaras. La plurtavola fruktomuro kunkreskis kun la grajnoŝelo. En la interna nutrohisto de la grajno (endospermio), la ĝermo nutras sin el grasaj oleoj kaj aleuronaj aĵoj. La frukto de la ordinara fenkolo estas pika kaj imomete dolĉa, ĝi estas plej bona por spicaĵo. La frukto de romia fenkolo estas pli dolĉa; tio tute ne havas akran guston.

Disvastiĝo, kreskejo

Tiu palearktisa specio venas origine el la Mediteraneo, oni konis kaj uzis ĝin jam en la antikvo. Dum la longa kultiva periodo, elformiĝis multaj subspecioj, kulturvarioj. Ĉefaj subspecioj estas F. vulgare var. vulgare (ordinara fenkolo), la F. vulgare var. dulce (dolĉa fenkolo) kaj F. vulgare var. azoricum (itala fenkolo) – oni plantas tiun lastan sensecepte pro ties tigtubero, ĉar ties frukto havas malagrablan guston. La plej grava vario de la ordinara fenkolo estas la F. vulgare ssp. capillaceum, la t.n. „harareca fenkolo”.

Hodiaŭ, oni kultivas ĝin ĉie en la moderaj aŭ varmaj klimatoj, plej grandkvante en Francio kaj Bulgario.

Ĝi ŝtatas la varman klimaton, sed alkutimiĝis sufiĉe bone al la kontinenta klimato en la lastaj jarmiloj. Ĝiaj grajnoj ekĝermas en 6-7 °C, sed la optimuma temperaturo estas 18-20 °C. Dum la florado kaj la fruktoelformiĝo, ĝi bezonas ĉ. 25 °C. Ĝi estas meze frosto-sensa: la ordinara fenkolo travivas la malvarmon de −8-10 °C eĉ sen neĝo, la pli malvarman temperaturon nur sub neĝo. La romia fenkolo estas mapli frosto-tolera.

Ĝi bezonas lumon, ĝia infloresko apenaŭ evoluas en malforta lumo, ombro; povas okazi, ke la floroj velkas sen fruktoevoluo. En duonnombro, resp. en difuza lumo, ĝi produkas malpli da grajno ol en lumo. Ĝia porlegoma speco estas la itala fenkolo, kiu kontentiĝas kun iomete malpli da lumo.

Ĝia akvobezono estas tre varia: de la ĝermado ĝis la ekflorado- do en la intensa evolua parto -, ĝi bezonas multe da akvo, dum dum florado la multo da akvo malbonigas la fruktoestiĝon. Ĝi ne bezonas multon da akvo eĉ pli poste. Oni proponas akvumi ĝin en la unua jaro, poste provizas ĝin la elformiĝinta profunda radikaro per akvo.

Ĝi estas kultivebla plej efektive sur mezkompakta grundo, sed ĝi povas vivi preskaŭ sur ĉiu grundotipo. Ĝi ŝatas la pli kompaktajn grundojn ol la lozajn, sed nur tiam, se tiu havas bonan akvomastrumadon. Ĝi formortas sur malvarmaj, akvaj, akvokovritaj grundoj.

Kvankam ĝi kreskigas abundan foliaron, por tio necesas nur mezkvanta materialo. Sur freŝ-sterkitaj grundoj, ĝiaj radikoj povas forputriĝi. La tremulto da nitrogeno maljhelpas la grajnoestiĝon kaj malpliigas la vintrotolerecon. Ĝi bezonas multe da fosforo.

Efikaĵoj

En la fruktoj troviĝas 2–5% da volatila oleo, krom tiu multaj grasaj oleoj, proteino kaj sukero. La ĉefa komponento de la volatila oleo estas la dolĉa transanetolo (50–70%) kaj la amara, kamforgusta alfa-fenkono (< 50%). Ĝi enhavas safrolon kaj iom da metilkavikolon. La romia fenkolo havas je 10–30% pli da anetolo, ol en la ordinara fenkolo. Ĝian odoron donas la aniza aldehido, pro kio tio tre similas al tiu de la anizo.

Kelkas hindiaj specoj (varioj) havas karakterizan konsiston je volatila oleo; ili ne enhavas anetolon. Ne nur la frukto enhavas volatilan oleon, sed la tuta planto: la radiko en 0,6%, la tigo kaj la folio 1–1,5%.

Aplikado

Oni devas stori nur la kompletajn grajnojn, ĉar tiokaze pli malrapide malpliiĝas ĝia enhavo je volatila oleo.

Nutrado

Ĝia gusto kaj odoro similas al tiu de la aniza grajno. Oni uzas ties grajnojn dum kuirado de supoj kaj fiŝmanĝaĵoj; oni raspas ties tuberon kaj aldonas al brasiksalato.

La frukto de la romia fenkolo estas – krom la blanka artemizio (absinto) kaj anizo – la plej grava gustigaĵo de la absintaĵo.

Medicino

Ĝi havas apetit-plibonigan, furzigan, malspasmigan, lakto-kvantokreskigan efikon. Ĝi estas grava fermento-obstakla kaj pof-obstakla kuracplanto. Oni ofte vendas kun laksigaj medikamentoj, por malhelpi aŭ mildigi la spasmojn, kaŭzitaj de laksigaĵo.

Ĝi estas uzebla ankaŭ por traktado de la malfrua, neordinara menstruo. Ĝi aktivigas la inajn hormonojn kaj tiel mildigas simptomojn de la klimakso. Oni povas atingi pli bonan efikon, se oni miksas la ordinaran fenkolon kun akileo kaj lupolo. Okaze de malfrua menstruo, oni devas ektrinkadi teon de la fenkolo 10 tagojn antaŭ ties kalkulita tempo. Oni devas konsumi ĝin poste ĉiutage.

Vidu ankaŭ