Organizaĵo por Demokratio kaj Ekonomia Disvolviĝo GUAM
Organizaĵo por Demokratio kaj Ekonomia Disvolviĝo GUAM | ||
---|---|---|
interregistara organizaĵo milita alianco | ||
Komenco | 10-a de oktobro 1997 vd | |
Geografia situo | 50° 27′ 5″ N, 30° 31′ 18″ O (mapo)50.451530.5217Koordinatoj: 50° 27′ 5″ N, 30° 31′ 18″ O (mapo) | |
Sidejo | Kievo | |
| ||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Altay Efendiyev (en) vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
GUAM aŭ, pli formale, Organizaĵo por Demokratio kaj Ekonomia Disvolviĝo GUAM (kartvele დემოკრატიისა და ეკონომიკური განვითარების ორგანიზაცია სუამი, ukraine ГУАМ Організація за демократію та економічний розвиток, azerbajĝane GUAM Demokratiya və İqtisadi İnkişaf naminə Təşkilat, rumane GUAM Organizaţia pentru Democraţie şi Dezvoltare Economică, angle GUAM Organization for Democracy and Economic Development) estas regiona organizaĵo de kvar postsovetiaj ŝtatoj konsistante el Kartvelio, Ukrainio, Azerbajĝano kaj Moldavio. La mallongigo GUAM[1] estas formita el la komencaj literoj del partoprenantaj landoj (origine en la rusa lingvo).
Oficiala lingvo
[redakti | redakti fonton]La oficiala intertrakta lingvo de GUAM estis la rusa, sed ĝi estis forigita favore al la angla en 2014. En 2017, interkonsentoj pri liberkomerca areo estis establitaj por la unua fojo. La invado kaj aneksado de Krimeo en marto 2014, puŝis GUAM al okcidenta integriĝo. En decembro 2014, la tiama ukraina ministro pri eksterlandaj aferoj Pavlo Klimkin proponis al GUAM uzi la anglan dum kunvenoj, anstataŭ la rusan, kiu ankaŭ estis la ĉefa lingvo uzata en oficialaj kunvenoj en Sovetunio. Reprezentantoj de GUAM konsentis[2][3].
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi fondiĝis la 10-an de oktobro de 1997 kaj celas la fortiĝon de la politika, ekonomia kaj sekureca kooperado inter la membroŝtatoj. La fondiĝon de GUUAM instigis Usono, kiu volis krei institucion sendependan de Rusio. Uzbekio aniĝis en 1999, sed estas ne tro aktiva.
Post kiam 2004 Azerbajĝano orientiĝis al Turkio, Moldavio al Rusio, Ukrainio kaj Kartvelio fortigis la kunlaboron, GUUAM perdis sian signifon. La dumtempe mortinta ĉefministro de Kartvelio, Zurab Ĵvania, deklaris en 2004 la neceson de pluekzisto de GUUAM. Ĉar 2005 en Ukrainio kaj Moldavio gajnis la balotojn fortoj, kiuj volas proksimiĝi, sendependiĝi de Rusio, GUUAM havas denove signifon.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
GUAM en CIS
-
Eŭropa Unio, GUAM kaj EURASEC
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj
Ekstera ligilo
[redakti | redakti fonton](en) Oficiala retejo de GUAM Arkivigite je 2006-03-31 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Azerbajĝano
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Noto: antaŭ eksiĝo de Uzbekio ĝi nomiĝis GUUAM
- ↑ (en) Ex-Soviet GUAM Switches To English (ekssovetia GUAM alprenas la anglan), RadioFreeEurope/RadioLiberty
- ↑ (en) Ex-Soviet GUAM Group Drops Russian, Switches To English. Radio Free Europe/Radio Liberty, la 5-an de decembro 2014.