Orgorĝa makronikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orgorĝa makronikso
Orgorĝa makronikso
Orgorĝa makronikso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Macronyx
Specio: 'M. aurantiigula'
Macronyx aurantiigula
(Reichenow, 1891)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orgorĝa makronikso (Macronyx aurantiigula) estas specio de birdo de la familio de Motaciledoj, kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj la pipiojn, kaj en ties genro de MakroniksojLongunguloj, kiuj estas afrikaj birdoj de brunecaj supraj partoj kaj tre brilkoloraj gorĝoj (el flava tra oranĝa al rozkolora). Ĝi povus formi superspecion kun la Ruĝgorĝa makronikso, M. ameliae. Krome la birdoj el suda Kenjo foje estis separataj kiel raso subocularis. Ĝi estas monotipa.

Ĝi troviĝas en orienta Kenjo (ĉefe ĉe marbordoj sed ankaŭ ĝis Najrobio), suda Somalio kaj nordorienta Tanzanio. Ties natura habitato estas seka savano kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj. Tiu estas birdo de malferma herbejo en pli sekaj areoj ol la simila Flavgorĝa makronikso. Ambaŭ specioj estas simpatrikaj ĉe marbordo, sed fore ili ne koincidas.

La Orgorĝa makronikso havas sablokolorajn subflave flankojn kaj la gorĝareo estas oranĝaflava al tre brila sulfurflava, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie aurantiigula signifas precize “kun ora gorĝo”. Tiu areo estas bordita de nigra larĝa strio kiu striiĝas vertikale suben. La resto de la brusto montras flavecan nuancon. En kapo estas flava antaŭa superokula strio kaj bruneca strieca krono. La dorso montrs nigrecajn plumojn kun helbrunajn bordojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]