Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao (Győr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Nikolao
Greek catholic parish • Serbian Orthodox church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Győr
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito grekokatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Nikolaoserba preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Győr (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Post kelkjara dominado de turkoj la hungaroj sukcese reokupis la urbon en 1598, poste rifuĝantaj serboj ricevis permeson vivi en tiu urboparto, kie nun troviĝas la ortodoksa preĝejo. En 1703 jam estis preĝejo, kiun la serboj malkonstruis kaj en 1727 ili konstruis la nun videblan preĝejon. En la sekvaj jarcentoj la serboj paŝo post paŝo elĉerpiĝis, en komenca periodo de la socialismo la ŝtato forprenis la forlasitan konstruaĵon. Kelke da artaĵoj estis portitaj al la loka muzeo. La preĝejo mem estis renovigita en 1995, post 2 jaroj la serba ortodoksa eklezio ricevis uzrajton. Ekde tiam mesoj okazas interne.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto, kie ankaŭ malnovaj tomboŝtonoj estas videblaj. En mezo de la fasado la enirejo funkcias, plej supre la turo altiĝas, plej supre kun bulboforma kupolo. La absido estas oklatera kun pilieroj. Interne la benkoj kaj ikonostazo estas barokaj (pli precize copfaj).

En la proksimo funkcias ankaŭ 4 aliaj preĝejoj: Luterana malnova kirko (Győr), Kalvinana preĝejo (Győr), Sinagogo de Győr kaj Preĝejo Metamorfozo de Kristo (Győr). Ekde 2006 oni aranĝas komunan festivalon "Kvin Preĝejoj", interne koncertoj okazas.

Kermeso okazas en la sesan de decembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.