Oscar Van Schoor
Oscar Van Schoor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1873 |
Morto | 9-an de julio 1936 (63-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1897–) apotekisto |
Oscar VAN SCHOOR, belgo (naskiĝis la 4-an de februaro 1873, mortis la 9-an de julio 1936) , estis la patro de la farmacio-historio en Belgio.
Pro iu nekonata kialo (intermikso kun Jan Van Schoor ?) lia nomo ne estas artikolo en Enciklopedio de Esperanto kvankam li havis tre aktivan Esperanto-vivon.
Li esperantiĝis en 1897 [1] kaj estis redaktanto de la revuo Belga Esperantisto.
Li estis inter la fondintoj de la antverpena grupo La Verda Stelo, vicprezidanto de la 7-a Universala Kongreso, okazinta en tiu urbo en 1911 kaj prezidanto de la 20-a Universala Kongreso, okazinta en tiu urbo en 1928. En 1913 li estis la sekretario de la Internacia Esperantista Farmaciista Asocio.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Judaso (drama monologo por sinjoro, 1914)
- La Servistinoj (nuntempa monologo por sinjorino, 1914)
- La telefono (monologo por sinjoro, 1914)
- La turisto kun verda stelo (1914)
- La Espero (muzika komponaĵo por la poemo de L. L. Zamenhof, 1912)
- Brokken uit de Geschiedenis der Wereldtaal (1920)
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- La Grenmakleristo (de Hilda Ram, 1904)
- En la Templo de Jupiter (kristnaska rakonto el la romia imperia tempo, 1909)
- Formortinta Delsuno (de René Vermandere, eld. 1910, reeld. 1928)
- nederlande Brokken uit de Geschiedenis der Wereldtaal (Kiliaan, 1920)
- Dum Vintro kiam Pluvas (eld. 1928) (vidu ankaŭ : Ni Kantu kaj Deklamu!)
- Printempa Kanto (de Gentil Theodoor Antheunis, eld. 1930)
- Mi amas vin la Flandroland' (de Theofiel Coopman, eld. 1933)
- Ŝuo Flik (de Liekens, 1932)
- La Fiŝkaptisto (eld. 1930) k.m.a.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Brokken uit de Geschiedenis der Wereldtaal
|
Pri La turisto kun verda stelo
|
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- samurbana samnomano Jan Van Schoor
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Anonimulo 1939 : Xa Jubilea Kongreso de Flandra Ligo Esperantisto, Antwerpen, p. 80
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Apotheker Oscar Van Schoor en het Esperanto de B. Mattelaer (Farmaceutisch tijdschrift voor België, 50e jaargang, nummer 5, sept.-okt. 1973, paĝoj 429-441).
- Nekrologo aperis en Belga Esperantisto, aŭgusto 1936, 9. 59. Eta mencio troviĝas en Flandra Katoliko, septembro 1936, paĝo 38.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
La Servistinoj, 1914
-
Brokken uit de Geschiedenis der Wereldtaal
-
Arĥivaĵo (ĉirkaŭ 1965) pri Oscar Van Schoor
-
Subskribo, 1928
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- KAVA, la Koninklijke Apothekersvereniging Van Antwerpen (Reĝa Apotekista Asocio de Antwerpen) konservas la apotekon de Oscar Van Schoor. Pro renovigaj laboroj ĝi nun ne estas vizitebla. Oni antaŭvidas finon de la laboroj en 2017.
- Kiel kasisto en Belga Esperantisto, 1908