P. G. T. Beauregard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el P.G.T. Beauregard)
P. G. T. Beauregard
Persona informo
Naskonomo Pierre Gustave Toutant de Beauregard
Naskiĝo 28-an de majo 1818 (1818-05-28)
en Kantono Sankt-Bernardo, Luiziano
Morto 20-an de februaro 1893 (1893-02-20) (74-jaraĝa)
en Nov-Orleano, Luiziano
Mortokialo kardivaskulsistema malsano
Tombo Metairie Cemetery
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Usono
Alma mater West Point
Subskribo P. G. T. Beauregard
Parencoj Gilbert de Beauregard Robinson
Okupo
Okupo militisto • artilleryman • inventistoverkistopolitikisto • homrajta aktivulo
vdr

Pierre Gustave Toutant-Beauregard (28a de Majo, 1818 – 20a de Februaro, 1893) estis Konfederacia generalo kiu iel startigis la eksplodon de la Usona Enlanda Milito estrante la atakon al Fort Sumter la 12an de Aprilo, 1861. Nuntempe, li estas plej ofte referencata kiel P. G. T. Beauregard, sed li rare uzis sian personan nomon estante plenkreskulo. Li subskribis sian korespondadon kiel G. T. Beauregard.

Trejnita en milita kaj civila inĝenierado en la Usona Militakademio, West Point, Beauregard servis distinge kiel inĝeniera oficiro en la Meksik-Usona milito. Post mallonga enpostenigo kiel superintendento de la Usona Militakademio en 1861, kaj post Luiziano secesiis, li rezignis el la Unia Armeo kaj iĝis la unua brigada generalo de la Konfederacia Armeo. Li komandis la defendejojn de Charleston (Suda Karolino), starte de la Enlanda Milito en Fort Sumter la 12a de Aprilo, 1861. Tri monatojn poste li venkis en la Unua Batalo de Bull Run (Unua Manassas) ĉe Manassas, Virginio.

Beauregard komandis armeojn en la Okcidenta Fronto de la Usona Enlanda Milito, kiel en la Batalo de Shiloh en Tenesio, kaj en la sieĝo al Corinth en norda Misisipio. Li revenis en Ĉarlestonon kaj defendis ĝin en 1863 el ripetitaj maraj kaj teraj atakoj fare de trupoj de la Unio. Li estis plej konata pro sia defendo de la industria urbo Petersburg, Virginion el la trupoj de la Unio, en Junio 1864, kio prokrastis la eventualan falon de la konfederacia ĉefurbo Richmond (Virginio) en Aprilo 1865.

Lia influo super la konfederacia strategio estis malpliigita pro sia malbona profesia rilato kun la Prezidento Jefferson Davis kaj aliaj veteranaj generaloj kaj oficiroj. En Aprilo 1865, Beauregard kaj lia komandanto, Generalo Joseph E. Johnston, konvinkis Davis kaj la ceteraj kabinetanoj, ke la milito postulas finigon. Johnston kapitulacigis plej el la restintajn armeojn de la Konfederacio, kiel Beauregard kaj liaj homoj, al la Majora Generalo William Tecumseh Sherman.

Beauregard, en postmilita vivo.

Postmilite, Beauregard revenis al Luiziano, kie li defendis civilajn rajtojn de nigruloj, kiel voĉdonrajto, servis kiel estro de fervojoj, kaj riĉiĝis kiel promocianto de la Luiziana Loterio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Basso, Hamilton. Beauregard: The Great Creole. New York: Charles Scribner's Sons, 1933. OCLC 693265.
  • Chisholm, Hugh, ed. (1911). "Beauregard, Pierre Gustave Toutant". Encyclopædia Britannica. 3 (11a eld.). Cambridge University Press.
  • Hattaway, Herman M., kaj Michael J. C. Taylor. "Pierre Gustave Toutant Beauregard." In Leaders of the American Civil War: A Biographical and Historiographical Dictionary, edited by Charles F. Ritter and Jon L. Wakelyn. Westport, CT: Greenwood Press, 1998. ISBN 0-313-29560-3.
  • Gallagher, Gary W. "Pierre Gustave Toutant Beauregard." En The Confederate General, vol. 1, edited by William C. Davis and Julie Hoffman. Harrisburg, PA: National Historical Society, 1991. ISBN 0-918678-63-3.
  • Williams, T. Harry. P.G.T. Beauregard: Napoleon in Gray. Baton Rouge: Louisiana State University Press, 1955. ISBN 0-8071-1974-1.