Pafado en Filozofia fakultato de Universitato de Karolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pafado en Filozofia fakultato de Universitato de Karolo

Filozofia fakultato de Universitato de Karolo en placo de Jan Palach

Filozofia fakultato de Universitato de Karolo en placo de Jan Palach
Ŝtatoj  Ĉeĥio
Loko Prago
Speco de evento pafado
Dato 21-a de decembro 2023
Mortigitoj 15 (inkluzive de 1 kriminto)
Vunditoj 25
Uzita armilo duonaŭtomata pafilo ZEV de tipo AR-10

Pafado en Filozofia fakultato de Universitato de Karolo okazis ĵaŭde la 21-an de decembro 2023 posttagmeze en sidejo de la fakultato en Placo de Jan Palach en Prago. Temis pri atako de aktiva pafisto, studento de la fakultato,[1] kiu postulis 14 viktimoj[2] kaj 25 vunditoj. La atakinto krimis memmortigon.[3] Pro nombro de viktimoj la atako fariĝis la plej malbona amasa pafado sur la teritorio de Ĉeĥio kaj unu el la plej tragikaj lernejaj pafadoj en Eŭropo.[4] Registaro en eksterordinara kunsido en la tago de atako decidis pri proklamo de ŝtata malĝojo sabate la 23-an de decembro.[5]

Paso de la eventoj[redakti | redakti fonton]

Polico dum la pafado iom post iom fermis grandan parton de Prago. Sur la fotografio fermaĵo de Kajo de Smetana kelke da horoj post incidento.

La 21-an de decembro 2023 je la 12.20 horo la polico akiris informon, ke la 24-a jara studento de Filozofia fakultato de Universitato de Karolo David K. forveturis en Pragon kaj li havas memmortigajn pensojn. Mallongtempe post tio estis en ilia familia domo en Hostouň trovita murdita lia patro.[6] La polico proklamis post la kriminto serĉadon, ĉar ili kunigis lin kun la kazo de murdo.[7]

La polico plu akiris la informon, ke la menciito tiutage devas ekde la 14-a horo partopreni prelegon en konstruaĵo de Filozofia fakultato de Universitato de Karolo en Celetná strato, kie li studis.[6] La polico rapidigite malplenigis la konstruaĵon. Sed la atakonto ekcelis en la sidejon de la fakultato en placo der Jan Palach, kiel li aktivigis la pafadon.[8] La tuta proksima ĉirkaŭaĵo de la sidejo de fakultato estis fermita, ĉar la atakanto troviĝis sur tegemento de la konstruaĵo kaj komencis pafi ankaŭ kontraŭ personoj en la placo kaj apuda strato.[9] En la tempo de afado en la placo de Jan Palach ĉeestis ankaŭ ĵurnalisto Jiří Forman el portalo Akta.cz. Laŭ raportado de TV Nova li komune kun policistoj klopodis kateni la atentemon de la pafisto kontraŭ si, por ke homoj el la fakultato povu kiel eble plej rapide evakui sin.[10]

La serĉadon pri la kriminto en la konstruaĵo de la fakultato unue komplikis la fakto, ke la pafadon oni ne povis aŭdi. La policistoj do unue, iom post iom gvidigataj de atestintoj, iris en pli superajn etaĝojn ĝis la tegmento.[11]

En angorlinio la imformo pri la pafado estis anoncita mallonge antaŭ la 15-a horo[12]. Je la 15.59 horo Polico de ĈR informis, ke la atakanto estis sur la irejo de konstruaĵo eliminita – dum alproksimiĝo de la policistoj li pafmortigis sin mem.[13][14]

Post la 17-a horo la savantoj finis la traŭmatologian planon, sed sur la loko el preventaj kaŭzoj restis malpli granda nombro de garnizonoj.[15] La konstruaĵo de FF UK estis tute evakuita kaj subigita al piroteknika kontrolo, dum kiu la polico trovis pli granda arzenalon de armiloj kaj municio.[16] Nur post tio povis esti alpaŝita al identigo de la viktimoj. Kunsidis ankaŭ kriza stabo de la universitato.

Viktimoj[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo de FF UK unu tagon post la pafado restis senĉese fermita

La polica pezidanto Martin Vondrášek en preskonferenco vespere post la evento indikis, ke la pafado havis sume 14 viktimoj, 25 homoj estis vunditaj, el kiuj 10 grave..[17] Unu tago post la atako ministro de enlando Vít Rakušan precizigis, ke la polico konas identecon de ĉiuj viktimoj, el kiuj 13 mortis rekte sur la loko de krimo, unu pli poste en malsanulejo kaj la dek kvina mortinto estis la atakinto mem.[2] Kelkaj suferis ost-rompaĵojn kaj aliaj vundojn post saltoj aŭ faloj el alteco; la falo el alteco kaŭzis ankaŭ unu morton. Unu kazo estis plirapidigita koragado.[18] Inter la 25 vunditoj estis du personoj el Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj unu el Nederlando.[2]

Unu el viktimoj estis sciencistino de mezepoka kaj frue novepoka muziko Lenka Hlávková, kiu en la fakultato gvidis Instituton de muzika scienco kaj instruis ĝian historion.[19] Plua konfirmita viktimo el pedagogiaj vicoj estis fakulo je finna-sveda literaturo Jan Dlask.[20]

La viktimo publika konfirmita vendrede la 22-an de decembro estis Lucie Špindlerová, studentino de la 1-a jaro de ĉeĥa lingvo en komunikado de neaŭdantoj, kiu samtempe faris korektorinon en redakcio Lidové noviny.[21][22] La saman fakon studis ankaŭ Magdaléna Křístková el Roztoky ĉe Prago.[23][24] Redakcio de servero PrahaIN sen pli proksima precizigo sciigis, ke unu el viktimoj estis ankazŭ redaktorino de tiu ĉi servero sudanta el la fakultato.[25][26] Ĉeĥa atletika asocio kondolis al pluvivantoj de 20-a jara globoĵetistino Klára Holcová, kiu en la fakultato studis fakon de arkivado kaj Bohemistikon.[27][28] Korpuso de propravolaj fajroestingistoj de Velichovky anoncis en Facebook morton de Aneta Richterová.[23][29]

Atakinto[redakti | redakti fonton]

La atakinto estis la 24-a jara studento de Filozofia fakultato de Universitato de Karolo David Kozák,[1][30] kiu laŭ polica informo devis en la pasinteco kuraci sin kun psikaj problemoj.[31]

Laŭ la polico la atako estis farita per laŭleĝe tenita longa armilo. La polico en preskonferenco indikis, ke la atakinto havis registritaj ok armilojn, du el ili longajn.[32] Li havis sepm el ili printempe de la sama jaro.[33] Li alportis en la konstruaĵon de la filozofia fakultato pli grandan kvanton de kartoĉoj en pli granda valizo.[16]

Ankoraŭ je la 16.44 horo la ministro de enlando Vít Rakušan indikis, ke ĉimomente neniu kaze estas konfirmeble konekson kun esplorata kazo en Klánovice.[34] Laŭ la informo publikita de ČTK je la 20.49 horo la olica prezidenato en la vespera presa konferenco indikis, ke la olico tre grave laboras kun varianto, ke la atakinto estis ankaŭ kriminto de duobla murdo en Arbaro en Klánovice je 6 tagoj antaŭe. Sen pluaj detaloj li sciigis,mke kunigo de ambaŭ kazoj koneksas kun tio, kion la polico trovis en Kladenio en la loko de morto de viro, kiu estis onidire patro de la pafisto el la filozofia fakultato.[35] La sekvanta tago estis konfirmita, ke la armilo uzita dum la pafado en la arbaro estis trovita en la domo de pafisto.[32]

La polica prezidento Martin Vondrášek menciis, ke la atakinto inspiris sin de antaŭ nelonga atako en Rusio. La ĵurnalistoj juĝis, ke li eliris el onidira kanalo de kriminto en socia reto Telegram, kies aŭtoro ligis al pafadon en gimnazio en rusa Brjansko.[36] Pri la tekstoj el tiu ĉi kanalo informis vico da medioj. Ĵurnalisto Ondřej Soukup, okupiĝanta per Rusio kaj postsovetaj ŝtatoj, sed en la socia reto X post konzultado kun rusaj ĵurnalistoj David Frenkel kaj Timur Olevskij publikis sian konkludon, ke tiu ĉi konto en Telegram estis falsa. Gvidis lin al tio indiko, ke unu kontribuo ests redaktita post la morto de la kriminto, kaj la opinio, ke la kontribuojn verkis denaska parolanto de la rusa profunde enmergiĝinta en rusa junulara kunteksto kaj gramatikaj eraroj tipaj por rusaj lernantoj. La hipotezo de Soukup estas, ke iu skribis taglibron kun apartenanta temaro, kie li faciligis sin, kaj kiam li ekaŭdis pri la pafado en FF UK, li alinomis la kanalon al la nomo de atakinto kaj reguligis la unuan kontribuon en sia kanalo.[37]

Reagoj[redakti | redakti fonton]

Pieta loko antaŭ Karolinum, la historia sidejo de Universitato de Karolo, unu tagon post la pafado

La prezidento de respubliko Petr Pavel esprimis sin al la evento en socia reto X kaj rapidigite li revenis el deĵora vojaĝo el Francio. Prezidanto de registaro Petr Fiala kondamnis la pafadon kaj esprimis sinceran kondolencon al postvivantoj. Ministro de enlando Vít Rakušan kondamnis la agadon kaj emfazis, ke al la kriminto ne havas esti donata media publicito kaj atentemo.[2]

Al la 21-a horo vespera estis kunvokita eksterordibara kunveno de Registaro de Ĉeĥa repsubliko kun partopreno de a prezidento de Ĉeĥio, prezidantino de Deputitaro kaj direktoro de Sekureca informa servo. En la sekva komuna preskonferenco de prezidento Petr Pavel, premiero Petr Fiala kaj ministro de enlando Vít Rakušan estis anocite, ke la registaro proklamis ŝtatan malĝojon al sabato la 23-a de decembro.[2]

El eksterlando sendis montrojn de partopreno ekzemple la pola prezidento Andrzej Duda, la slovaka prezidentino Zuzana Čaputová kaj premiero Robert Fico, la aŭstra prezidento Alexander Van der Bellen, la brita reĝo Karolo la 3-a kun la edzino, la ukrainia prezidento Volodimir Zelenskij, la kanada premiero Justin Trudeau aŭ la germana prezidento Frank-Walter Steinmeier kaj kanceliero Olaf Scholz.[38][39] Kondolencoj esprimis ankaŭ la prezidento de Usono Joe Biden kun tio, ke Usono estas preparita doni al Ĉeĥio okaze de bezono subtenon.[40]

Vespere post la atako Fonduso de fondaĵo de Universitato de Karolo proklamis humanitaran retpaĝan kolekton Darujme.cz por helpo al trafitaoj de tiu ĉi tragedio. Simila kolekto estis publikigita ankaŭ en retpaĝaro Z nesnáze. Unu tago post la tragedio 25 mil homoj donacis pli ol 31 milionoj da kronoj.[41][42]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Juna. „Takový nevýrazný člověk.“ Kdo je střelec z filozofické fakulty. Seznam.cz. Alirita 2023-12-21.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Hovorková, Eliška (elh). Nedávejme pachateli publicitu. Policie vyvrací fámy a lži, uvedl Rakušan. MAFRA.
  3. Střelba na pražské filozofické fakultě má čtrnáct obětí, 25 lidí je zraněných. Česká televize. Alirita 2023-12-22.
  4. Masakr na Filozofické fakultě je nejtragičtější střelbou v historii Česka (ĉeĥe). Borgis. Alirita 2023-12-21.
  5. Kopecký, Josef. Vláda na 23. prosince vyhlásila státní smutek, řekl premiér Fiala (ĉeĥe). MAFRA. Alirita 2023-12-21.
  6. 6,0 6,1 Vražda v Hostouni souvisí se střelbou na filozofické fakultě. Obětí byl otec mladíka, který střílel v Praze (ĉeĥe). Český rozhlas. Alirita 2023-12-22.
  7. Soukup. Masovým vrahem je 24letý student univerzity (ĉeĥe). Borgis. Alirita 2023-12-21.
  8. O život přišlo více než 15 lidí, nejméně 24 je zraněno, řekl policejní prezident. MAFRA. Alirita 2023-12-21.
  9. Novotná, Eliška. Na filozofické fakultě v Praze byla nahlášená střelba. Na místě jsou i mrtví (ĉeĥe). VLTAVA LABE MEDIA.
  10. Bartkovský, Martin. Hej, ty zm*de! Střílej na mě! Neuvěřitelná osobní statečnost novináře zachránila spoustu životů. CZECH NEWS CENTER. Alirita 2023-12-22.
  11. Batosz, Jakub. Je někde nahoře! Policie pustila mrazivé záběry ze zásahu na univerzitě (ĉeĥe). Borgis. Alirita 2023-12-22.
  12. Nové informace od policie: Střelec poslal SMS, policie přijela do pěti minut (ĉeĥe). Seznam.cz. Alirita 2023-12-22.
  13. Střelec byl eliminován !!! Celá budova je v současné chvíli evakuována a na místě je několik mrtvých a desítky raněných.. X. Alirita 2023-12-21.
  14. Bartosz, Jakub. Masový vrah z univerzity se na poslední chvíli zastřelil sám (ĉeĥe). Borgis. Alirita 2023-12-21.
  15. ČTK. Tragédie na Filozofické fakultě UK: Vláda vyhlásila na sobotu den státního smutku, rozezní se zvony, oběti lidé uctí minutou ticha (ĉeĥe). ROMEA. Alirita 2023-12-22.
  16. 16,0 16,1 Měl ve škole celý arzenál zbraní. Studenti běžně přicházejí s velkými zavazadly, uvedla rektorka (ĉeĥe). Borgis. Alirita 2023-12-22.
  17. Nohl, Radek. Po střelbě na fakultě je 14 mrtvých, muž možná vraždil i v Klánovicích (ĉeĥe). Seznam.cz. Alirita 2023-12-21.
  18. Vaculík. Jedna z obětí řádění střelce zemřela po pádu z výšky (ĉeĥe). Borgis. Alirita 2023-12-22.
  19. Soukup, Jaroslav. Jednou z obětí střelce je ředitelka ústavu hudební vědy (ĉeĥe). Borgis. Alirita 2023-12-22.
  20. Kurečková, Marie. Umírali ředitelka, studentka i učitel. Nešťastných osobních příběhů přibývá (ĉeĥe). MAFRA. Alirita 2023-12-22.
  21. Kurečková, Marie. Při útoku střelce zemřela ředitelka hudebního ústavu i studentka z Lidových novin (ĉeĥe). MAFRA. Alirita 2023-12-22.
  22. jkr. Útok na filozofické fakultě nepřežila studentka a korektorka Lidových novin (ĉeĥe). Echo Media. Alirita 2023-12-22.
  23. 23,0 23,1 Umírali ředitelka, studentky, učitel i nadějná atletka. Kdo jsou oběti tragédie (ĉeĥe). MAFRA. Alirita 2023-12-22.
  24. jkr. Útok na filozofické fakultě nepřežily korektorka Lidových novin ani atletka. Oběti jsou i mezi pedagogy (ĉeĥe). Echo Media. Alirita 2023-12-22.
  25. Holoubek, Jan. Při čtvrteční střelbě zemřela redaktorka serveru PrahaIN.cz (ĉeĥe). Alirita 2023-12-22.
  26. CNN Prima NEWS. Při střelbě na univerzitě zemřela redaktorka webu PrahaIN.cz, oznámili její kolegové (ĉeĥe). FTV Prima. Alirita 2023-12-22.
  27. Jelínek, Petr. Klára Holcová obětí čtvrteční tragédie. Český atletický svaz. Alirita 2023-12-22.
  28. Macháčová, Lucie. Česká atletika truchlí. Mezi oběťmi útoku je i nadějná koulařka (ĉeĥe). MAFRA. Alirita 2023-12-22.
  29. SDH Velichovky. Včerejší tragická událost v Praze na FF UK se stala tragickou událostí pro celé Česko. Nikdo z nás v tu chvíli ale netušil, jak moc se nás tato tragédie dotkne v osobních životech.. Alirita 2023-12-22.
  30. Prague gunman killed himself on roof as police approached (angle). BBC. Alirita 2023-12-22.
  31. Útočník z filozofické fakulty se měl v minulosti léčit s psychickými problémy, píše policie. Economia. Alirita 2023-12-22.
  32. 32,0 32,1 Expertiza prokázala shodu zbraně z Klánovic se zbraní z domu střelce z FF UK (ĉeĥe). Česká tisková kancelář. Alirita 2023-12-22.
  33. Střelec si na jaře registroval sedm zbraní. Nikoho to nezarazilo. Dead Line Media. Alirita 2023-12-22.
  34. Střelba v centru Prahy, on-line reportáž, iDnes.cz, příspěvky z 16:44 a 16:48
  35. ČTK. Policie pracuje s verzí, že střelec z FF UK vraždil i v Klánovicích (ĉeĥe). Česká tisková kancelář. Alirita 2023-12-21.
  36. Danda, Oldřich. Chci zanechat co nejvíce bolesti. Střelec se zřejmě inspiroval 14letou Ruskou (ĉeĥe). Borgis. Alirita 2023-12-22.
  37. Tra la reto kuras ligiloj al onidira Telegrama kanalo de murdisto…, Telegram, kanál Ondřej Soukup, status 2023-12-21 6:47 PM
  38. Voců, Taťána. Evropa strnula hrůzou, střelba na pražské univerzitě šokovala (ĉeĥe). Borgis. Alirita 2023-12-22.
  39. https://www.irozhlas.cz/zpravy-svet/soustrast-britsky-kral_2312221746_ano
  40. Mé srdce je s těmi, kteří zemřeli při střelbě v Praze, napsal Biden (ĉeĥe). Borgis. Alirita 2023-12-22.
  41. Pomoc zasaženým tragédií na FF UK (ĉeĥe). Alirita 2023-12-22.
  42. Pomoc obětem střelby na Filozofické fakultě (ĉeĥe). Alirita 2023-12-22.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]