Panama parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Panama parulio
Panama parulio
Panama parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. ignotus'
Basileuterus ignotus
(Nelson, 1912)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Panama parulio (Basileuterus ignotus) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Ĝi troviĝas en nordokcidenta Kolombio kaj plej orienta Panamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ĝi estas limigita al tre malgranda teritorio de ĉ.180 km², en Alturas de Nique kaj Cerro Tacarcuna en Darién, Panamo, kaj nordokcidenta Chocó, en nordokcidenta Kolombio. En tiu teritorio ĝi okupas areon de malpli da 100 km² de taŭga habitato. Ĝi estas ĝenerale nekomuna, sed estis iom komuna super 1,400 m en Alturas de Nique (super Cana) en 1985. Ĝi loĝas en subkreskaĵaro de nanaj arbaroj kie ĝi estas vidata inter 1,350 kaj 1,650 m, sed foje tiom malalte kiom ĝis 1,200 m.

Temas pri parulio 13.5 cm longa kaj tre distinge markata. Ĝi havas malhelajn olivverdecajn suprajn partojn, kremoflavajn subajn partojn, helflavan superokulan strion bordatan nigre supre, ruĝecan kronon, kaj malhelajn olivecajn orelkovrilojn. La kanto ne estis ankoraŭ priskribata, dum la alvoko estas penetra “ciiŭt”.

La reprodukta kutimaro estas nekonata, sed ĵus oni vidis elnestiĝintan junulon en julio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]