Papaĝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Papaĝi, ĝuste Sri HWL Poonja (naskiĝis la 13-an de oktobro 1910 en Guĝranvala, mortis la 6-an de septembro 1997 en Laknaŭo) estis hinduisma guruo. Lia patrino estis fratino de Rama Tirtha, unu el la plej kontaj sanktuloj de Barato. Infanaĝe spertis multe da vizioj de Dio.

Mesaĝo[redakti | redakti fonton]

Papaĝi ne identiĝis kun ajna religiotradicio.

Lia instruado estis konforma kun tio, kion transdonis al li lia guruo Ramana Maharŝi. Lian stilon kaj manieron de instruo oni komparis al diversaj instruistoj de zeno. Ofte subsktrekis ke ekzistas neniu diferenco inter instruisto kaj disĉiplo. Ankaŭ ofte diris, ke liaj vortoj povas nur indiki la lastan veron, sed ne estas la lasta vero, kaj la kompreno mem sen tuŝebla sperto ne sufiĉas.

Papaĝi instruis memkonadon, serĉadon de la vera mio kaj senperan spertadon de tio. Malgrau la fakto, ke pluraj homoj post renkontiĝo kun li spertis iluminiĝon, li reĵetis propran meriton. Inter tiuj personoj estas nuntempaj spiritaj instruistoj, kiel Gangaĝi, Mooĝi, Izaak Shapiro, Neelam, Madhukar, Pari, Avinaŝ, Gjandeva, Andrew Cohen, Catherine Ingram, Judhiŝtara, Ganga Mira aŭ David Godman, kiu post lia morto eldonis kaj redaktis lian biografion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]