Pratītyasamutpāda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Patiĉĉa samuppada)
Saltu al: navigado, serĉo

Elekto de artikoloj pri
Budhismo


Lotus75.png

Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa Origino
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Dharma wheel 1.png

Pratītyasamutpāda (Sanskrito: प्रतीत्यसमुत्पाद; Palio: पटिच्चसमुप्पाद paṭiccasamuppāda) estas buddisma filozofia teorio, kies nomo estas plej ofte tradukata kiel Dependa OriginoKondiĉa Estiĝo, kaj kiu asertas, ke ĉiuj darmoj („aĵoj“) estiĝas en dependo de aliaj darmoj: „Se tio ĉi ekzistas, tio ekzistas; se tio ĉi ĉesas ekzisti, tio ĉesas ekzisti.“ Ĝi estas pragmata instruo, kiu aplikiĝas al dukkha (sufero) kaj la ĉesigo de dukkha.

Dependa Origino[redakti | redakti fonton]

Vekiĝo de la Buddo (nirvano) estis samtempe liberiĝo de sufero kaj enrigardo en ĝustan realecon, precipe en veran karakteron de vivaj estuloj. Tio, kion li malkovris, estis fakto, ke ĉiu aperaĵo "ekzistas" sole danke al "ekzistado" de aliaj aperaĵoj en tre komplika reto de kaŭzaj rilatoj, tuŝantaj malproksimen en la pasintecon kaj ankaŭ en la estontecon. Ĉar ĉiuj aperaĵoj estas tiel ĉi kondiĉaj kaj pasemaj (anicca), ili havas nenian propran sendependan esencon (anattā), do en ĝusta vorto de senco ili "ne ekzistas", eĉ kiam laŭvide tio aspektas tiel. Ĉiuj aperaĵoj estas tiel senesencaj kaj "malplenaj" (śūnyata). Ununura aperaĵo, kiu ne estas kondiĉa kaj pasema, estas nirvano, sed eĉ tiu estas senesenca kaj "malplena".