Pavel Stratan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavel Stratan
moldavia kantisto kaj kantofaristo
moldavia kantisto kaj kantofaristo
Persona informo
Naskiĝo la 11-an de novembro 1970
en Nișcani, Rajon Călărași, Moldavio, tiam Sovetunio
Ŝtataneco SovetunioMoldavioRumanio
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://familiastratan.com
vdr

Pavel Stratan (naskiĝinta la 11-an de novembro 1970 en Nișcani, Rajon Călărași, Moldavio, tiam Sovetunio) estas moldava kantisto kaj kantofaristo. Li sursceniĝas ĉefe kiel soloa artisto kun gitaro kaj kantas siajn folklore influitajn kantojn en la moldava lingvo. Krom en sia hejmlando li estas konata antaŭ ĉio en Rumanio. Lia filino Cleopatra Stratan fariĝis en 2006 kiel trijara knabineto infana stelulo kaj intertempe vendis pli da sondiskoj ol li mem.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1977 li prezentiĝis la unuan fojon kun sia gitaro ĉe lerneja prezentado. En la jaro 1983 li komponis siajn unuajn kantojn. En la jaro 1996 li havis sian unuan sursceniĝon, fakte ankoraŭ ne kiel muzikisto, sed kiel magiisto. Pavel Stratan finis stude en Chișinău la Akademion de Muziko, Teatro kaj Vidaj Artoj, moldave Academia de Muzică, Teatru şi Arte Plastice.

En la jaro 2002 li publikigis en Chișinău sian unuan albumon „Amintiri din copilărie“ (trad.: Memoraĵo pri la infanaĝo), kiu kun 50 000 venditaj ekzempleroj fariĝis eksterordinara sukceso sur la relative malgranda moldava muzika merkato. Tiutempe li vojaĝis kun sia tiama bando Planeta Moldova tra Rumanio, kaj sekve famiĝis ankaŭ tie. La rumana radiostacio KissFM ekludis liajn kantojn, kiuj fariĝis ŝatataj pro la spritaj vortludoj kaj lia moldava akĉento. Aparte la melankolia kanto „Eu beu“ (trad.: Mi trinkas) fariĝis furora kanto. En la jaro 2004 Stratan tial publikigis sian unuan albumon ankoraŭfoje en Rumanio, kune kun la dua KD „Amintiri din copilărie vol. 2“.[1]

Ambaŭ albumoj vendiĝis en 2004 en Rumanio kune 150 000 fojojn, per kio Stratan fariĝis en ĉi tiu jaro la plej ofte vendata muzikisto sur la rumana muzika merkato. 2005 li ricevis por tio dufoje la honorigon platena disko. En novembro 2005 Stratan, kiu intertempe translokiĝis al Bukareŝto, publikigis sian trian albumon, kiu sukcese vendiĝis en malmultaj monatoj je 60 000 venditaj ekzempleroj kaj ricevis du honorigojn de ora disko.[2]

Dum la registrado de la tria albumo li hazarde malkovris la kantotalenton de sia tiam nur trijara filino Cleopatra. Li estis kunpreninta ŝin al la provoj en studion en Bukareŝto, kie ŝi ĉe la ludado spontanee prenis en la manon unu el la mikrofonoj kaj kunkantis kun sia paĉjo. La studioanaro estis fascinita de la hazarda registraĵo kaj oni decidis registri pliajn kantojn kun ŝi. El tio estiĝis la albumo „La vârsta de trei ani“ (trad.: En la aĝo de tri jaroj), kiu publikiĝis en 2006 kaj kun 150 000 venditaj ekzempleroj iĝis granda vendosukceso. La unuopaĵo „Ghița“ per la buŝa propagando de eksterlandaj rumanoj kaj per YouTube fariĝis eĉ internacie furora kanto kaj aperis krom en la rumana versio ankaŭ anglalingva. Kiel plej juna kantistino kiu iam akiris unuarangan kanton en lando, Cleopatra per ĉi tiu kanto notiĝis en la Guinness-libro de rekordoj kaj en 2007 rumanie ricevis tri MTV-premiojn.[3]

En la jaro 2008 li registris post dujara paŭzo kun sia filino novan albumon kun la titolo „La vârsta de cinci ani“ (trad.: En la aĝo de kvin jaroj). En la sama jaro naskiĝis en Chișinău ankaŭ lia filo Cezar. En 2009 li publikigis albumon kun mem komponitaj kaj ankaŭ tradiciaj rumanaj kristnaskaj kantoj. Patro kaj filino sur ĉi tiu albumo kantas kune.[4]

Stilo[redakti | redakti fonton]

La soloalbumoj de Pavel Stratan estas karakterizataj per lia iom raŭka voĉo parigata kun akustika gitaro. La ofte melankoliaj aŭ nostalgiaj baladoj situas stile inter milda rokmuziko kaj sudorienteŭropaj folkloraj sonoj. Liaj tekstoj etose pensemigas kaj havas parte socikritikajn enhavojn, tamen sen rilato al tagopolitikaj temoj. Aparta trajto de liaj kantoj krome estas lia moldava akĉento, kiu kompare al en Rumanio parolata rumana sonas iomete ruse.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Amintiri din copilărie vol. 1; 2002 (Moldavio), 2004 (Rumanio)
  • Amintiri din copilărie vol. 2; 2004
  • Amintiri din copilărie vol. 3; 2005
  • Colinde Magice; 2009 (kune kun Cleopatra Stratan)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. radioboss.ro: Biografio Pavel Stratan Arkivigite je 2011-01-19 per la retarkivo Wayback Machine (rumane)
  2. famouswhy.ro: Pavel Stratan (rumane)
  3. lifeisreallzbeautiful.com: Cleopatra Stratan…Isn’t She Lovely? Arkivigite je 2016-04-25 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  4. hotnews.ro: Cleopatra Stratan a lansat Colinde Magice (rumane)