Pedro Calderón de la Barca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Calderón de la Barca
Persona informo
Pedro Calderón de la Barca
Naskiĝo 17-an de januaro 1600 (1600-01-17)
en Madrido,  monarkio de Hispanio
Morto 25-an de majo 1681 (1681-05-25) (81-jaraĝa)
en Madrido,  monarkio de Hispanio
Tombo Madrido vd
Religio katolikismo vd
Etno Hispanoj vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamankohistoria universitato de Alkalao • Colegio Imperial de Madrid vd
Memorigilo Pedro Calderón de la Barca
Familio
Gefratoj Diego Calderón de la Barca • Dorotea Calderón de la Barca • José Calderón vd
Edz(in)o
Infanoj Pedro José Calderón de la Barca vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • militistopastroverkisto vd
Laborkampo teatro vd
Verkado
Verkoj Vivo estas sonĝo ❦
The Constant Prince ❦
The Great Theater of the World ❦
El médico de su honra ❦
La Urbestro de Zalamea ❦
El mágico prodigioso ❦
Q16493626 ❦
Q5492719 ❦
The Phantom Lady ❦
El Pintor vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pedro Calderón de la Barca

Pedro Calderón de la Barca [PEdro kaldeRON de la BARka] (Madrido, 17-a de januaro 1600 - 25-a de majo 1681) estis hispana poeto kaj dramisto. Unu el la ĉefaj aŭtoroj de la Hispana ora epoko en beletro, kun Miguel de Cervantes kaj Lope de Vega.

Calderón verkis religiajn verkojn, komediojn kaj dramojn. Li estas konsiderata kiel unu el plej gravaj reprezentantoj de la honoro (en la malnova senco de la vorto) kaj la tradicio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Calderón iĝis edukotulo de la jezuitoj estante 9-jara. Kiel 13-jarulo li eniris la Altlernejon de Salamanca kie li dediĉis sin al studoj jursciencaj, filozofiaj kaj matematikaj: kontraŭ la volo de la piega patrino kiu ŝatus farigi lin katolika pastro. Krome li interesiĝis pri la ekflorigo de poeta talento sia. Jam kiel 14-a jara li rikoltis la unuan frukton de tiu talento publikiginte la dramon »El carro del cielo«. En 1619 li revenis al Madrido partoprenonte publikan poetan konkurson okaze de la beatigo de Izidoro (1620). Li ne nur gajnis per tio monon, sed ankaŭ trovis influajn amikojn ĉe la kortego. Tamen li forlasis tiun medion jam en 1625 por eksoldati. Dum dek jaroj li militis por la reĝo, en Milano kaj en Nederlando, sen akiri heroan gloron.

Filipo la 4-a revokis lin en 1635 al la kortego kaj transdonis al li la estradon de la reĝo teatreo en la Plezurkastelo Buen-Retiro kaj la respondon pri ĉiuj reĝaj festoj kaj plezuroj. En 1637 Calderón faritis Kavaliro de la ordeno de Santiago.

Komisiite liveri dramon por la reĝaj scenejoj Calderón verkis »Certamen de amor y celos« kaj reiris soldati inter la kavaliraron hispanan en Katalunio. Tiam li ja gajnis militan gloron. La reĝo ne nur superŝutis lin per premioj kaj komisioj artaj kaj por la reĝa palaco kaj por la Eklezio, sed ankaŭ donis al li pension altan. La dramoj estu surscenigataj kiel eble pompe.

Membiografie Calderón rakontis ke dum tiu tempo li vunditis ĉe la maldekstra tempio pro pri-amatina kverelo kaj kutimis diversokaze bataleti (ekz. ankaŭ dum prova aktorado).

Sacerdotiĝo[redakti | redakti fonton]

Kiel 50-jara li iĝis mistikulo kaj li eniris en 1651 la pastran karieron. En 1653 li fariĝis laŭ ordono de lia reĝa moshto kapelano ĉe la ĉefepiskopa kirko de Toledo. Calderón restis surpostene, ankaŭ post kiam Filipo la 4-a donis al li la postenon de la reĝa kapelestro en Madrido: la reĝo simple volis havi la poeton en la proksimeco. Jam antaŭ la sacerdotiĝo Calderón plejofte artiste partoprenis en diversaj pli malpli sakralaj "agadoj" (hispane: autos), dum kiuj surscenigitis mallongaj teatraĵoj transportantaj diversajn mesaĝojn al la spektantaro (ekz. pri historio, teologio ktp.) Pli rapide ol la famo esti sekulara poeto lia poeteco religia konatiĝis tra tuta Hispanio: de ĉiuj gravaj urboj (Madrid, Toledo, Sevilla, Granada) li ricevis multajn komisiojn. En 1663 li nomumitis membro de la Fratio de Sankta Petro de Madrido kaj iĝis kelkajn jarojn poste ties ĉefkapelano.

Ĝojegante pri tiu ĉi honoro Calderón postlasis grandan parton de siaj posedaĵoj al tiu ĉi pia organizaĵo. Lia kadavro pli ol 150 jaroj restis en la Kirko Sankta Savinto en Madrido; en 1841 ĝi transportitis ĉe la tombejon de la Monakejo Sankta Nikolao antaŭ la Atocha-portalo. Skulptaĵo bronza de la sidanta poeto de Figueras malvualigitis en 1880 ĉe la Placo Sankta Anna en Madrido.

Graveco persona kaj verkara[redakti | redakti fonton]

Sendube estis Calderón la plej brila literatura geniulo de katolikismo estante poeto de admirinda bunteco. Liaj verkoj estas multaj (pli ol 200) sed ne konservitis laŭ kronologia vidpunkto - kaj ofte malkomplete. La verkoj povas esti klasifikataj laŭ "Autos sacramentales" (ekz. »La cena de Baltasar« kaj »La vida es sueño«); miraklaj komedioj (inter ili plej famas verko verkita en junuleco »La devocion de la cruz« kaj »El mágico prodigioso«); tragedioj (ekz. »El alcalde de Zalamea«, »El principe constante«, »La niña de Gomez Arias«); konversaciaĵoj (kiel »Dicha y desdicha del nombre«, »La dama duende«, »Guárdate del agua mansa«); mitologiaj festivaloj (ekz. »Eco y Narciso«, »El mayor encanto amor«); kavaliraj spektakloj (ekz. »La puente de Mantible«, »En esta vida todo es verdad y todo mentira«); historiaĵoj (»Hija del aire«, »Afectos de odio y amor« u. a.); romantikaĵoj de malegala kvalito, el kiuj brilegas »La vida es sueño«

Koncerne la poezian valoron evidentiĝis en la traktado kalderona de dramaj enhavoj multe da artista kalkulo kaj intenca flankenshovo de fantazio. Li ja reklamas vidpunktojn kaj plialtigas la animon de la spektanto. Calderón venkis antaŭulojn siajn koncerne psikologion kaj etikon, harmonian ordigon de la scenoj kaj lingvokvaliton. Li tamen ne ŝatis eksperimenti tro sed ripetis ofte sukcesajn temojn. Liaj bildoj malrare revenas kaj daŭre havas allogecon per ĉiam ŝanĝiĝanta kunmeto. La enhavo spirita de la teatraĵoj tamen varias, de tempo al tempo dogmemo retorika lacigadas. Ankaŭ la tro oftaj alegorioj ne ĉiam plaĉas. Verkoj de la maljuna Calderón malkaŝas privivan enuon, verkoj de la juna poeto estas tro ŝarĝita bilde kaj stile (estilo culto). Calderón en la kuro de la jaroj pli koncentriĝis pri sakralaj enhavoj. En kelkajn liajn teatraĵojn enmiksitis fremdaj eroj fare de aliaj artistoj, kiuj fiagoj de tempo al tempo tute fremdigas la orginalecon ilian.

Inter la verkoj estantaj sendube de Calderón mem konatas 108 komedioj kaj 73 "autos sacramentales" (kun la necesaj "loas"). El liaj 100 "sainetes" nur malmultaj konservitis. Lia lasta teatraĵo (verkita de 81-jara) estis »Hado y divisa de Leonido y Marfisa«. Kantoj, sonetoj, romantikaĵoj kaj aliaj malgrandaĵoj restis nepresitaj longan tempon. Pri la savo de ili ŝuldiĝas merito unue al de Castro (»Poesias de C.«, Cadiz 1848).

Akcepto en Germanlingvio[redakti | redakti fonton]

La merito je taŭgigo de la kalderonaĵoj por germanlingvaj scenejoj ŝuldighas al Goeto kaj August Wilhelm Schlegel. En Vajmaro jam en 1811 prezentitis »Der standhafte Prinz«; en 1816 spekteblis la sama teatraĵo en Berlino. En Vieno jam en 1668 okazis la dramigo de »Alles geben und nichts geben«. Post 1750 faritis pluraj novaj provoj de popularigo. Poste fare de West (Schreyvogel) la verko »Das Leben ein Traŭm« (presite en 1867) surscenigitis. Ĝenerale sukcesego - malgraŭ buntaj prezentadoj - mankis, verŝajne pro troa aliesto de hispanaĵoj. Nur poste oni pli libere adaptis kalderonaĵojn. Krom Goeto kaj Schlegel laŭdis la hispanan geniuloj ankaŭ Valentin Schmidt, kiu faris la unuan filologian komenton (»Wiener Jahrbücher der Literatur«, vol. 17–19/1822).

Plej gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Comedias verdaderas, 1726
  • La vida es sueño (La vivo estas sonĝo)
  • El Alcalde de Zalamea (La Urbestro de Zalamea, tradukita al Esperanto en 1925)
  • El médico de su honra (La kuracisto de sia honoro)
  • La Dama duende (La fantoma damo)
  • Casa con dos puertas (Domo kun du pordoj)
  • El Mágico prodigioso (La potenca magiisto)
  • La Devoción de la Cruz (La devoteco de la kruco)
  • El Gran Teatro del mundo (La granda teatro de la mondo)
  • El Gran Mercado del mundo (La granda merkato de la mondo)
  • El Pintor de su deshonra (La pentristo de sia malhonoro)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 698-699, kio legeblas tie ĉi interrete.