Blankakrona penelopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Penelope pileata)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakrona penelopo
Blankakrona penelopo
Blankakrona penelopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Penelope
Specio: P. pileata
Penelope pileata
(Wagler, 1830)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankakrona penelopo, Ruĝecbrusta penelopo, Blankakrona jakuoRuĝecbrusta jakuo kaj surloke Jacupiranga el kio Jakupirango (Penelope pileata) estas birdo de la familio Kracedoj kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn kaj mutuojn, kaj estas parenca de la familio de nestamasuloj en Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio loĝas nur en regionoj de plej sudorienta Amazona Baseno de Brazilo.[1] La specio estas limigita al la suda riverbordo de la Amazona Rivero; ankaŭ oriente, ĉe la suda bordo de la rivero Parao kaj sude de la insulo Marajó ĉe la elfluo de la rivero Amazono. Pli precize inter la malsupra fluejo de la Madeira, la rivero Xingú kaj la rivero Tocantins, ĝis Ourém, la Serra dos Carajás kaj la rivero Grajaú,[2]

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La jakuoj estas birdospecioj similaj al meleagroj, sed pli sveltaj, kun longaj koloj kaj malgrandaj kapoj, kaj ĝenerale malhela plumaro kun ruĝa rimarkinda mentonsako. Tiu ĉi specio estas el 75 al 82 cm longa.[2] Plej rimarkinda karaktero estas blanka al kremokolora krono, kun plumopintoj en kresto flaveca kaj cinama al ruĝeca, tiu trajto estas tialo por la komuna nomo; ĝi havas ankaŭ nigrecan ĉirkaŭokulan vizaĝan areon nudan kun pli nigraj bordoj kio kontrastigas plie ĉe la blankeca kresto; la irisoj estas brunaj; la nuko, kolo kaj subaj partoj estas ruĝecbrunaj kun blankecaj punktoj kaj strietoj en la brusto kaj la ventro, tre kontraste kun la dorso kiu estas olivverdece nigreca kun bronzecaj nuancoj brile, ankaŭ kun blanka strieco. La kruroj estas ruĝecaj.[3] La beko estas nigreca ĉefe pinte. La vosto estas longa kaj samkolore malhela kiel la dorso sed sen blankaj markoj. La flugiloj estas larĝaj kaj rondoformaj.

Manĝo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Ili plukas fruktojn, florojn, foliojn kaj burĝonojn, ĉefe pluke el la arbobranĉoj, sed foje ankaŭ surgrunde.[2]

Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.[1][4] En 2012 la specio estis suprenlistita kiel vundebla.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2012) Penelope pileata Arkivigite je 2013-05-10 per la retarkivo Wayback Machine; IUCN (2012) IUCN Red List of Threatened Species, Versio 2012.2. Konsultita la 13an de novembro de 2012.
  2. 2,0 2,1 2,2 Jacupiranga; WikiAves.
  3. Blake, Emmet Reid (1977) Manual of Neotropical Birds, Volume 1: 413. The University of Chicago Press.
  4. IUCN Red List of Threatened Species. IUCN. Alirita 9a Junio 2012.[rompita ligilo]
  5. Recently recategorised species. Birdlife International (2012). Alirita 9a Junio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-14. Alirita 2014-01-06.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]