Pierre De Geyter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pierre DE GEYTER)
Pierre De Geyter
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1848 (1848-10-08)
en Gento
Morto 26-an de septembro 1932 (1932-09-26) (83-jaraĝa)
en Sankt-Denizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Regional Conservatory of Lille
Okupo
Okupo komponisto
Verkoj La Internacio
vdr

Pierre DE GEYTER, esperante Petro Degejtero[1] (naskiĝis la 8-an de oktobro 1848 en Gento, mortis la 26-an de septembro 1932) estis belga komunisto, komponisto kaj lignoprilaboristo, kiu komponis la melodion de la socialista himno La Internacio.

Petro Degejtero naskiĝis en Flandrio en mizera laborista familio; en la jaro 1855 ili jam estis transloĝiĝintaj sepfoje, konjekteble por fuĝi pruntedonintojn. Kiel multe da belgoj (precipe el Flandrio) dum la epoko 1850-1920, ili migris en nordan Francion (vidu en Laboristaj migradoj, artikolon Belga migrado al nord-Francio), al la tiam prospera industria triurbaro Lillo, Rubezo, Turkonjo, 50 kilometrojn sude de Gento.

Same kiel multaj tiuepoke, li laboris de infanaĝo en fabriko, kaj ne povis iri lernejen. Sed li sekvis vesperkursojn, interalie pri muziko, kaj kiam li aliĝis al la Franca Socialista Partio (Parti Socialiste Français) li kreis muzikan grupon kun amikoj. Ili muzikis en laboristaj kvartaloj dum strikoj kaj balotkampanjoj. Tial dum la somero de 1888 li estis petita komponi muzikon por la himno de la loka filio de Lillo de la socialista partio, kaj tiu ĉi estis la teksto de Eŭgeno Potiero. Ties unua publika prezento okazis la 16-an de junio 1888 en estaminet (tradicia trinkejo de Lillo) en la strato rue de la Vignette. Rapide la himno furoriĝis.

Sed al Degejtero tio kaŭzis problemojn. Li estis maldungita, enskribita de sia labordonanto sur la "nigra listo" de la nedungendaj. Eĉ lia aŭtoreco de tiu mondskale plej konata melodio ne estis agnoskita antaŭ 1922. En la jaro 1927 li estis invitita kiel honorgasto de la sovetia registaro al la oficiala solenado por la dekjariĝo de la Oktobra revolucio en Moskvo.

Petro Degejtero estas entombigita en la tombejo de San-Denizo apud Parizo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperantigo aperanta en libro La Pariza Komunumo de 1871, SAT-EFK (2008).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]