Plevník-Drienové

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Plevník-Drienové
hungare: Pelyvássomfalu
municipo
Plevnikmanin.jpg
Vido al la municipo
Oficiala nomo: Plevník-Drienové
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Považská Bystrica
Parto de Horné Považie
Montaro Blankaj Karpatoj
Rivero Váh
Situo Plevník-Drienové
 - alteco 304 m s. m.
 - koordinatoj 49°10′12″N 18°29′37″E  /  49.17°N, 18.49361°O / 49.17; 18.49361 (Plevník-Drienové)
Areo 13,019 km² (1 301,9 ha)
Loĝantaro 1 627 (31.12.2007)
Denseco 124,97 loĝ./km²
Unua skribmencio 1354
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 018 26
Telefona antaŭkodo +421-42
Aŭtokodoj PB
NUTS 513474
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Plevník-Drienové
Retpaĝo: www.plevnik.tym.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio
Rigardo de rivero Váh

Municipo Plevník-Drienové etendiĝas sur maldekstra bordo de rivero Váh kaj en valo de rivereto Drienovka. Okcidentan parton de kotaro kreas alfluigaĵoj de Váh kaj Drienovka, mezan - montaran parton en Maninaj montoj kreas mezozoikaj rokoj. Montaro maldekstre de la vilaĝo apartenas al Suľovaj montoj, kiuj estas parto de protektita regiono Strážovské vrchy. La kotaro havas grandajn altecdiferencojn. La mezo de la vilaĝo troviĝas je alteco de 305 m super marnivelo, ĉe bordo de la rivero tio estas nur 290 m kaj sur Malý Manín (Malgranda Manino) 812 m sur marnivelo. Sed la plej alta loko troviĝas sur montodorso de Hoľazne kun nomo Havrania skala (Roko de korvo) en alteco 835 m.

Historio[redakti | redakti fonton]

PLEVNÍK – DRIENOVÉ La unua skriba mencio pri la vilaĝo Plevník-Drienové datiĝas de jaro 1354 rilate kun grandsinjora bieno Považská Bystrica. La centro de la grandbieno dum tuta mezepoko ĝis fino de 18-a jarcento estis Považský hrad. Al ĝi apartenis ankaŭ vilaĝetoj Plevník kaj Drienové. Vojo ĉirkau rivero Váh estis konata kiel komerca kaj milita – direkte al Moravio, Pollando kaj Hungario. Do, la pozicio de la vilaĝo estis tre favora.

En la jaro 1439 setlejo jam posedis nunan nomon PLEWNYK. Tiam enhavis 27 domojn. En la jaro 1828 jam enhavis 52 domajn kaj 463 loĝantojn. Je la fino de 19-a jarcento hungarigo influis ankaŭ nomon de la vilaĝo. El Plevník oni faris Pelyvnás, sed loĝantoj plu nomis ĝin Plevník. Komence de 20-a jarcento ĉi tien transloĝiĝis kelkaj familioj el regiono Kysuce. Proksime de vilaĝo, tuj malantaŭ rivereto oni ekkonstruis ceterajn domojn kaj ekestis nova vilaĝo – Drienové. En dokumentoj unuan fojon enskribita kiel Drenow. Ĝi apartenis al kamparaj nobeloj Drienovský, Svidragoloj kaj pli poste al grandbieno Považská Bystrica. En la jaro 1947 la vilaĝo havis oficalan nonom Drienowe, el la jaro 1784 Drjenove. De fino de 19-a jarcento la vilaĝo devis nomiĝi Vágsomfalu. Ambaŭ vilaĝoj unuiĝis en la jaro 1952 kaj nun la vilaĝo nomiĝas Plevník-Drienové.

Historiaj okazaĵoj.[redakti | redakti fonton]

  • 1534 – la unua historia mencio; Plevnuk anno domini 1534
  • 1943 – invado de husanoj, forbruligita Považský hrad kaj ĉirkaŭaj *vilaĝoj
  • 1529 – bataloj de Podmanicky gento, Plevnik elrabita
  • 1852 – komasacio de parceloj, plimulto el propraĵo de kamparaj nobeloj akiris riĉulo Popper
  • 1889 – incendio; forbrulis 90 domojn
  • 1890 – konstruita fervoja haltejo
  • 1927 – establita triklasa lernejo
  • 1936 – elektrizado de la vilaĝo
  • 1938 – deklarita ĝenerala mobilizo
  • 1944 – ekagis partizana grupo
  • 1945 – liberigo de la vilaĝo
  • 1950 – konstruita vilaĝa drata radio
  • 1960 – malfermita futbalejo
  • 1988 – konstruita flughaveneto por etaj aviadiloj
  • 1991 – vizito de prezidento de Ĉeĥoslovaka respubliko Václav Havel
  • 1998 – malfermo de skilifto
  • 2004 – 650-a datreveno de la unua skriba mencio
  • 2004 – ekkonstruo de aŭtovojo D1
  • 2007 - finkreita Esperanto-arkivo