Vydrná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vydrná
hungare: Vidornya
municipo
Oficiala nomo: Vydrná
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Púchov
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaroj Javorníky, Blankaj Karpatoj
Situo Vydrná
 - alteco 893 m s. m.
 - koordinatoj 49° 12′ 09″ N 18° 15′ 00″ O / 49.20250 °N, 18.25000 °O / 49.20250; 18.25000 (mapo)
Areo 13,44 km² (1 344 ha)
Loĝantaro 350 (31.12.2011)
Denseco 26,04 loĝ./km²
Unua skribmencio 1475
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 020 53
Telefona antaŭkodo +421-42
Aŭtokodoj PU
NUTS 557498
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Vydrná
Retpaĝo: www.vydrna.sk
Portalo pri Slovakio

Vydrná (hungare Vidornya [vidornja]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Vydrná situas meze de sakovojo. Púchov troviĝas je 12 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1475 en formo "Wydrna", tiutempe apartenanta al fortikaĵo de Lednic. En 1784 loĝis tie 661 vilaĝanoj (109 familioj) en 96 domoj, en 1828 622 vilaĝanoj en 101 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Vidrna, poste ĝi ricevis bone prononceblan nomon por hungaroj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vidornya 545 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Púchov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Vydrná 351 homoj, (347 slovakoj).