Horná Breznica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horná Breznica
hungare: Felsőnyíresd, germane: Oberbresnitz
municipo
Oficiala nomo: Horná Breznica
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Púchov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Považie
Situo Horná Breznica
 - alteco 334 m s. m.
 - koordinatoj 49° 06′ 30″ N 18° 15′ 01″ O / 49.10833 °N, 18.25028 °O / 49.10833; 18.25028 (mapo)
Areo 12,28 km² (1 228 ha)
Loĝantaro 469 (31.12.2011)
Denseco 38,19 loĝ./km²
Unua skribmencio 1388
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 020 61
Telefona antaŭkodo +421-42
Aŭtokodoj PU
NUTS 557692
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Horná Breznica
Retpaĝo: hornabreznica.eu
Portalo pri Slovakio

Horná Breznica (hungare Felsőnyíresd [felŝOnjIreŝd]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Horná Breznica situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Púchov troviĝas je 12 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1388 en formo "Breznycze". En 1471 jam 2 vilaĝoj formiĝis, tiu vilaĝo menciiĝas: "Kys Breznycza". En 1784 loĝis tie 430 vilaĝanoj (77 familioj) en 64 domoj, en 1828 580 vilaĝanoj en 56 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Felső-Breznic(z), poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőnyíresd 507 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Púchov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Horná Breznica 453 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).