Krivoklát

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alidirektas ĉi tien slovaka vilaĝeto. Pri la ĉeĥa kampurbo temas paĝo Křivoklát.

Krivoklát
hungare: Széppatak
municipo
Oficiala nomo: Krivoklát
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Ilava
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaro Blankaj Karpatoj
Situo Krivoklát
 - alteco 322 m s. m.
 - koordinatoj 49° 02′ 42″ N 18° 09′ 53″ O / 49.04500 °N, 18.16472 °O / 49.04500; 18.16472 (mapo)
Areo 10,67 km² (1 067 ha)
Loĝantaro 255 (31.12.2011)
Denseco 23,9 loĝ./km²
Unua skribmencio 1439
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 018 52
Telefona antaŭkodo +421 42
Aŭtokodoj IL
NUTS 557617
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Krivoklát
Retpaĝo: www.krivoklat.sk
Portalo pri Slovakio

Krivoklát (hungare Széppatak [sEpatak]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Krivoklát situas en valo de rojo laŭ la ĉeĥa landlimo, fine de longa sakovojo. Ilava troviĝas je 8 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1439 en formo "Kriwokla". En 1784 loĝis tie 293 vilaĝanoj (50 familioj) en 41 domoj, en 1828 366 vilaĝanoj en 47 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Krivoklát, poste ĝi ricevis tre belsonan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Széppatak 340 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Púchov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Krivoklát 302 homoj, (299 slovakoj).