Nitrica
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo. Pri samnomata rivero temas artikolo Nitrica (rivero).
Nitrica | |
hungare: Rákosvölgyudvarnok | |
municipo | |
Oficiala nomo: Nitrica | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Distrikto Prievidza |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Horná Nitra |
Parto(j) | Račice, Dvorníky |
Rivero | Nitrica |
Situo | Nitrica |
- alteco | 260 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 42′ 15″ N 18° 26′ 54″ O / 48.70417 °N, 18.44833 °O (mapo) |
Areo | 24,03 km² (2 403 ha) |
Loĝantaro | 1 240 (31.12.2007) |
Denseco | 51,6 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Hornonitrianska kotlina |
Unua skribmencio | 1113 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 972 22 |
Telefona antaŭkodo | +421-46 |
Aŭtokodoj | PD |
NUTS | 514250 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Nitrica | |
Retpaĝo: www.nitrica.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Nitrica, hungare Rákosvölgyudvarnok [rAkoŝvoldjudvarnok] estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Nitrica situas laŭ rojo same tiel nomata Nitrica, laŭ ĉefvojo Nováky-Bánovce nad Bebravou. Prievidza troviĝas je 18 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Nitrica konsistas el du iamaj sube menciitaj vilaĝoj. Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitrazsámbokrét, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1960 la vilaĝoj unuiĝis. En 2001 vivis en Nitrica 1244 homoj, (1235 slovakoj).
Rákosvölgy/Ratschitz/Račice
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1113 en germana formo "Radsciz". En 1828 loĝis tie 573 vilaĝanoj en 82 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Rákosvölgy 550 homoj, (plejparte slovakoj).
Bélaudvarnok/Hof an der Neutra/Dvorníky
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1249 en formo "Vdournuk". En 1828 loĝis tie 682 vilaĝanoj en 97 domoj. En 1832 inundo okazis. Tiutempe la oficiala loknomo estis Dvornik. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Bélaudvarnok 557 homoj, (plejparte slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika novgotika kapelo el la 19-a jarcento
- romkatolika kapelo el la 19-a jarcento
- baroka skulptaĵo de 1793
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en iama Dvornik naskiĝis hungara apotekisto József Ernyey