Dolné Kočkovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolné Kočkovce
hungare: Alsókocskóc
municipo
Oficiala nomo: Dolné Kočkovce
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Púchov
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo
Parto de Považie
Rivero Váh
Situo Dolné Kočkovce
 - alteco 259 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 37″ N 18° 19′ 33″ O / 49.09361 °N, 18.32583 °O / 49.09361; 18.32583 (mapo)
Areo 6,12 km² (612 ha)
Loĝantaro 1 233 (31.12.2011)
Denseco 201,47 loĝ./km²
Unua skribmencio 1332
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 020 01
Telefona antaŭkodo +421-42
Aŭtokodoj PU
NUTS 557439
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Retpaĝo: www.obecdolnekockovce.sk
Portalo pri Slovakio

Dolné Kočkovce (hungare Alsókocskóc [alŝOkoĉkOc]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Dolné Kočkovce situas laŭ maldekstra bordo de Váh, laŭ ĉefvojo, aŭtovojo kaj fervojo Bratislavo-Púchov. La lasta urbo troviĝas nur je 1 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la preĝejo en 1332 en formo "Hoczak", pri la vilaĝo en 1407 laŭ tiama hungara ortografio Alsow Hochk. En 1784 loĝis tie 277 vilaĝanoj (54 familioj) en 50 domoj, en 1828 362 vilaĝanoj en 53 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsókocskóc 576 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Ilava, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Dolné Kočkovce 1169 homoj, (1158 slovakoj).