Ladce
Ladce | |
hungare Lédec | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Ladce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Distrikto Ilava |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto(j) | Tunežice |
Riveroj | Váh, Lúčkovský potok |
Situo | Ladce |
- alteco | 250 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 02′ 14″ N 18° 17′ 12″ O / 49.03722 °N, 18.28667 °O (mapo) |
Areo | 15,69 km² (1 569 ha) |
Loĝantaro | 2 617 (31.12.2011) |
Denseco | 166,79 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Považské podolie |
Unua skribmencio | 1469 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 018 63 |
Telefona antaŭkodo | +421 42 |
Aŭtokodoj | IL |
NUTS | 513296 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Ladce | |
Retpaĝo: www.ladce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Ladce (hungare Lédec) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ vilaĝeto apartenas al la municipo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Ladce situas laŭ dekstra bordo de Váh, laŭ ĉefvojo, aŭtovojo kaj fervojo el Bratislavo. Ilava troviĝas je 6 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1472. Longe ĝi apartenis al burgo de Košecké Podhradie. En 1784 loĝis tie 574 vilaĝanoj (112 familioj) en 97 domoj, en 1828 634 vilaĝanoj en 63 domoj. Ekde 1883 la fervojo ankaŭ tie ekfunkciis, en 1912 stacidomo konstruiĝis. Ekde 1890 uzino pri cemento produktas. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Lédec 1052 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Ilava, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Dum la 2-a mondomilito la vilaĝanoj apogis la partizanojn, responde la germanoj bruldetruis parton de la vilaĝo kaj pafis apogantojn. En 1953 kulturdomo konstruiĝis. En 2001 vivis en Ladce 2609 homoj, (2499 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Valenteno de 1747
- preĝejo de 1766
- baroka kastelo kun parko de familio Motesiczky [moteŝicki] de 1744, en 1792 barokiĝis
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Ladce naskiĝis la aktoro Imre Fazekas.