Plumbeŭfonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Plumbeŭfonjo
Plumbeŭfonjo
Plumbeŭfonjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. plumbea
Euphonia plumbea
(Du Bus de Gisignies, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Plumbeŭfonjo (Euphonia plumbea) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj.

Ĝi troviĝas en Sudameriko en norda zono norde de Amazonio, tio estas en nordaj Gujanoj kaj orienta Venezuelo, krom najbaraj regionoj de nordokcidenta Brazilo, plej orienta Kolombio kun disa populacio en Amazonio kaj eble en Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Ĝi estas simila al la proksima parenco la Jamajka eŭfonjo, sed tiu havas flavajn nur centran ventron kaj ne ĉiujn subajn partojn kiel la Plumbeŭfonjo, kiu estas multe pli griza en supraj partoj, fakte plumbogriza, de kio devenas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo. Fakte estas plumbogrizaj la kapo, gorĝareo kaj supraj partoj, dum estas flavaj ĉiuj restaj subaj partoj kun plumbogriza nuanco en brusto kaj flankoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]