Plumbogriza pardiralo
Plumbogriza pardiralo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Plumbogriza pardiralo, Pardirallus sanguinolentus
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
P. sanguinolentus Swainson, 1838 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Plumbogriza pardiralo (laŭ la latina scienca nomo Pardirallus sanguinolentus estus Sangomakula pardiralo eble pro riĝa makulareo en bazo de mandiblo, sed tio ne kongruus kun la ĝenerala aspekto de la birdo) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Ekvadoro, Paragvajo, Peruo kaj Urugvajo.[1][2]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Plumbogriza pardiralo estis dekomence metita en la grandan genron Rallus, kaj ankaŭ en la genron Orygonax kun la Nigra pardiralo (Pardirallus nigricans). Kelkaj fakuloj proponis, ke la nigreca kaj la plumbogriza raloj estas samspeciaj, kaj ke ili formas superspecion.[3] La plumbogriza ralo havas tiujn ses subspeciojn:[1]
- P. s. simonsi Chubb, C., 1918
- P. s. tschudii Chubb, C., 1919
- P. s. zelebori (Pelzeln, 1865)
- P. s. sanguinolentus (Swainson, 1838)
- P. s. landbecki (Hellmayr, 1932)
- P. s. luridus (Peale, 1849)
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Plumbogriza ralo estas 30 ĝis 38 cm longa kaj pezas 170 ĝis 230 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ili havas tre ruĝajn okulirisojn kaj krurojn. Ili havas verdan bekon kaj ĉe ĉiuj krom subspecio P. s. luridus la maksilo havas ĉielbluan bazon kaj la mandiblo brilruĝan. La nomiga subspecio P. s. sanguinolentus havas makulecajn brunajn suprajn partojn kaj simplan grizajn vizaĝon kaj subajn partojn, kio nomigas la specion. La aliaj subspecioj iom malsamas laŭ grandeco kaj plumaro. P. s. luridus estas la plej granda kaj P. s. zelebori la plej malgranda. P. s. simonsi estas pli olivecbruna supre kaj pli pala griza sube ol la nomiga. Ankaŭ P. s. tschudii havas pli palajn subajn partojn. P. s. landbecki estas pli olivecbrunaj supraj partoj ol la nomiga kaj sen makuleco. P. s. luridus havas neniun makulon sur siaj supraj partoj kaj havas pli palgrizajn subajn partojn ol la nomiga.[4]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La ses subspecioj de la Plumbogriza ralo estas distribuataj jene. Tiuj specioj troviĝas pli sude ol aliaj sudamerikaj raloj.[1][4]
- P. s. simonsi, plej suda Ekvadoro suden laŭlonge de la Pacifika deklivaro tra Peruo en norda Ĉilio
- P. s. tschudii, sudorienta Peruo ĝis centra kaj sudorienta Bolivio
- P. s. zelebori, sudorienta Brazilo
- P. s. sanguinolentus, plej sudorienta Brazilo, Paragvajo, Urugvajo, kaj Argentino tiom for suden kiom ĝis Provinco Rio Negro
- P. s. landbecki, centra Ĉilio inter Regiono Atakamo kaj Provinco Llanquihue kaj en sudokcidenta Argentino
- P. s. luridus, suda Ĉilio kaj Argentino inklude en Tierra del Fuego, kaj kiel vaganto en Malvinoj[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
- ↑ HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ 4,0 4,1 Taylor, B. (2020). Plumbeous Rail (Pardirallus sanguinolentus), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 13an de Oktobro, 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [4] Alirita la 24an de Julio, 2022
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Jobling, James A. (1992). A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0-19-854634-3.
- Raffaele, Herbert A; Wiley, James; Garrido, Orlando H; Keith, Allan R; Raffaele, Janis I (2003). Field Guide to the Birds of the West Indies. Christopher Helm. ISBN 0-7136-5419-8.
- Taylor, Barry; van Perlo, Ber (2000). Rails. Pica / Christopher Helm. ISBN 1-873403-59-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|