Plutonoido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Plutoido)

La 11-an de junio 2008 la Internacia Astronomia Unio (IAU) decidis ke la transneptunaj nanoplanedoj ("nanaj planedoj") formas novan grupon de ĉielaj korpoj nomata plutonoidojplutonidoj (angle Plutoid, de Pluto "Plutono" kaj -oid "-oido").

Aldone decidiĝis, ke ĉiu nove trovita transneptuna objekto pli hela ol absoluta lumeco H = 1,0 estos klasifikata tuje kiel plutonoido kaj nanoplanedo supozante, ke ĝi plenumas la kondiĉojn por esti nanoplanedo kaj ricevos nomon deciditan de la komitatoj de IAU. Se postaj reserĉoj malkovros ke la objekto ne estas nanoplanedo, ĝi estos nove klasifikata, sed konservos sian nomon.