Saltu al enhavo

Porkaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo pri dispecigo de porkaĵo

Porkaĵo estas viando de porko. Temas pri ĉiaj manĝeblaj partoj. En Eŭropo kaj Orient-Azio porkaĵo estas la plej ofte manĝata viando. En Germanio en 2004 la po-homa konsumo estis je 39,5 kg (39,3 kg en 2003 / tuta viandokonsumo je 61,3 kg). Kontraŭe en kelkaj religioj (ekz. islamo kaj judismo, porkaĵo estas tute malpermesita.

Porkoj estas nuntempe buĉitaj ĉirkaŭ 180-tagaj kun pezo inter 95 kaj 110 kg. Specoj de porkaĵo inkluzivas ŝinko kaj lardo.

Produktlandoj

[redakti | redakti fonton]

La plej granda produktlando de porkaĵo estas Ĉinio, sekvas Usono kaj Germanio. Aliaj gravaj eŭropaj produktlandoj estas Hispanio, Francio, Pollando kaj Danio.

La plej grandaj porkaĵproduktantoj en la mondo (2004)
 Rango  Lando  Produktaĵo 
(en miloj da tunoj)
 Rango  Lando  Produktaĵo 
(en miloj da tunoj)
   1 Ĉinio    47.753    10 Rusio    1.750
   2 Usono    9.332    11 Vjetnamo    1.700
   3 Germanio    4.366    12 Italio    1.618
   4 Hispanio    3.335    13 Filipinoj    1.400
   5 Brazilo    3.110
   6 Francio    2.290    15 Nederlando    1.245
   7 Pollando    2.100    16 Sud-Koreio    1.100
   8 Kanado    1.970    17 Meksiko    1.100
   9 Danio    1.762    18 Belgio    1.050

Fonto: HandelsblattDie Welt in Zahlen (2005)

Diversaj receptoj

[redakti | redakti fonton]
Bataka varianto de Babi pangang en Indonezio.

Babi pangang, en Indonezio kaj Malajzio skribita kiel babi panggang, estas la nomo por diversaj manĝaĵoj el la Fora oriento farita el porkaĵo. En restoracioj plej ofte troviĝas tri variantoj:

  • Babi panggang lardo
  • Babi panggang magra viando
  • Ĉina babi pangang, ankaŭ konata kiel char siew/, cha sieuwchar siu.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]