Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Nádasd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Nádasd
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Nádasd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nádasd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas
diocezo Szombathely
dekanujo Körmend-Szentgotthárd
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Nádasd. Kelkaj fontoj anstataŭ Apoteozo uzas la vorton Malkovro (latine Inventio).

Absido

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 11-a jarcento rotondo dediĉita al Marteno de Tours estis konstruita en tiu ĉi loko. Post 2 jarcentoj oni alkonstruis navon kaj sakristion. Proksimume dum la kontraŭturkaj bataladoj la loĝantoj iĝis luteranoj, la katolika grupo reorganiĝis en 1732. Pro incendio la preĝejo bruldetruiĝis en 1600, poste plurfoje ĝi estis renovigita, precipe en 1737. En 1810 pro fulmotrafo la turo estis plene rekonstruita. En 1888 la kirko estis malkonstruita kaj pli nova estis konstruita, tamen kelkaj partoj restis originaj. La nova titolo jam estis Apoteozo de Sankta Kruco. En 1937 ĝi denove estis pligrandigita per 2 flanknavoj, krucnavo, sanktejo kaj pli granda sakristio. La orgeno estis farita en 1889.

Skeleto kiel la iama rotondo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en parko (aŭ en korto), kiun 3 vojoj limas. La fasado estas malsimetria, ĉar la turo dekstre rompas la simetrion. Krom la ĉefnavo estas flankonavoj kaj krucnavo. La absido estas plurlatera. Interne menciindas la vitraloj.

Sur la ekstera muro estas sunhorloĝo farita en 2000. Tuj apud la preĝejo la iama rotondo kaj turo skelete estas rekonstruita.

Preĝejkorto[redakti | redakti fonton]

Oni metis kelkajn monumentojn en la korton:

  • memorkruco pri la hungara miljaro
  • monumento pri la paroĥo (1991)
  • monummento pri la patrujokupo (1996)
  • monumento pri la hungara krono
  • monumento pri la lernejo kun memorarboj (1996)
  • ŝtona kruco (1895)

Kermeso okazas en la unua dimanĉo depost la 3-a de majo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.