Preĝejo Johano Baptisto (Visegrád)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Johano Baptisto
Paroĥa preĝejo Johano Baptisto en Visegrád
Paroĥa preĝejo Johano Baptisto en Visegrád
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Visegrád
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Esztergom
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Lénárt Schade
Konstrustilo baroko
Konstruado 17731782
Specifo
Alto 40 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Visegrád, 2025, Fő u. 91
vdr

La preĝejo Johano Baptisto estas sakrala historia monumento en urbo Visegrád (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologoj ektrovis restaĵojn de la unua kirko el la 11-a jarcento en 1979. Baldaŭ pluraj kirkoj konstruiĝis. En eklezia listo el la 1330-aj jaroj estis menciita preĝejo Johano Baptisto en la fortikaĵo. Dum dominado de turkoj monaĥoj faris la ekleziajn servojn. La paroĥo estis refondita en 1712, en la sama jaro preĝejo konstruiĝis laŭ la Danubo. La kirko videbla nun estis konstruita inter 1773-1782. La orgeno estis kreita en 1910, trakonstruita en 1937. La konstruaĵo ekstre estis renovigita en 1960 kaj 1974, interne en 1973.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en la ĉefstrato laŭ la trotuaro en mezo de la urbo. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. En la turo 3 sonoriloj sonoras, la turpinto estas bulboforma. La enirejo funkcias tra la turo, pli supre granda fenestro estas videbla. Sakristio kun aparta enirejo aliĝas al la absido. La ĉefaltaro, predikejo, benkoj kaj baptujo estis kreitaj en la 18-a jarcento. La ĉefaltara bildo estis portita el Budapeŝto en la 1930-aj jaroj.

Kermeso okazas en la 24-an de junio kaj en la 8-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bildoj pri Preĝejo Johano Baptisto en Visegrád
Enireja pordo
Interna vido