Preĝejo Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo (Bodony)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Mikaelo la Arkianĝelo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bodony
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Parád
paroĥo loke, sed la zorganta paroĥo en Recsk
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Mikaelo la Arkianĝelo estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Bodony (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La iama Bodon havis kirkon jam dum la mezepoko, ĝi troviĝas kiel paroĥo en eklezia listo el 1332. Estas aliaj supozoj, ke ĝi estis konstruita en la 13-a aŭ 15-a jarcentoj. En 1606 koncilio okazis ene. En priskribo depost la turka erao en 1696 ĝi estis forlasita kirko, sed en 1732 la kirko estis renovigita. Plenaj renovigaj laboroj okazis kun nova turo en 1776 laŭ baroko. La sekvanta renoviĝo okazis en 1904, tiam oni konstruis la orgenon. Inter 1975-1985 oni restaŭris la preĝejon kune kun la orgeno.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo sur malalta monteto en korto. Ankaŭ kalvariaj stacioj troviĝas en la korto. La fasado estas simetria, la kvadrata turo nur iomete reliefas. Meze estas la enirejo, pli supre granda fenestro. La navo finiĝas en oklatera absido kun apogpilieroj. Sakristio aliĝas al la absido. sanktejo, sed tie ankaŭ la sakristio aliĝas.

Kermeso okazas en la lasta dimanĉo de septembro.

Aŭdu, vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.