Preĝejo Sankta Nikolao (Szeged)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Sankta Nikolao
Kirko Sankta Nikolao en Szeged
Kirko Sankta Nikolao en Szeged
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szeged
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
Statuso paroĥa kirko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Sankta Nikolao estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Szeged.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ dokumento en 1225 en tiu ĉi loko benediktana preĝejo kun monaĥejo funkciis, kiun la tataroj detruis en 1241. Dominikanoj‎ konstruis la sekvan kirkon en la 1300-aj jaroj, sed depost 1529 ankaŭ ĝi detruiĝis fare de turkoj. En 1739 minoritanoj alvenis, kiuj ricevis la ruinojn de la municipo en 1744, poste ili konstruis novan monaĥejon en 1747, fine novan kirkon inter 1754-1767. La paroĥo estis refondita en 1789. En 1887 incendio okazis, kiun restarigo sekvis. En 1928 la konstruaĵo ekstere renoviĝis, dume alvenis la orgeno, kiu estis renovigita en 1999. En 1939 interne renoviĝis la kirko, tiam oni pentris freskojn. Inter 1950 kaj 1999 anstataŭ la minoritanoj la ordinaraj diocezaj pastroj servis tie. La preĝejo denove renoviĝis en 1967, tiam oni faris la novan altaran bildon, kiun konsekris József Ijjas. La lasfoja renoviĝo okazis en la 2010-aj jaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko kun la monaĥejo situas laŭ placo. La fasado estas simetria, kie estas videbla supre la turo, pli malsupre timpano (konstruita nur en 1928), plej malsupre la ĉefenirejo funkcias. Sub la kirko kriptoj etendiĝas, kiujn oni uzis inter 1840-1897.

Benkoj en la minoritana kirko de Szeged

Interne la klasikisma ĉefaltaro estis farita en 1806. La koloraj vitraj fenestrobildoj pri bapto de Vajk, Jesuo, Sankta Antonio kaj Sankta Maria estis faritaj en 1905. La marmora baptovazo estis farita en 1806. Kelkaj mebloj estis originaj manlaboroj de la minoritanoj. La skulptaĵoj pri Stefano, Sankta Georgo, Koro de Jesuo Sankta Jozefo kaj Sankta Antonio estis skulptitaj en 1905. La flankaj altaroj estis dediĉitaj al Sankta Francisko el Asizo, Sankta Antonio el Padovo, Sankta Kruco, Virgulino, Lourdes kaj Tereza de Lisieux. József Palka kreis la vitralojn.

Kermeso okazas en la 6-an de decembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.