Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Triunuo (Fadd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Fadd
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Fadd
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Fadd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Paks
paroĥo loke
Dato de konsekro 1864
Arkitektura priskribo
Arkitektoj János Wagner (arkitekto)
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 18601864
Specifo
Longo 38 m (interne)
Larĝo 11 m (interne)
Alto 23 38 m (navo interne); turo 52 m
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Fadd, Templom u., 7133
vdr

La paroĥa preĝejo Sankta Triunuo estas religia konstruaĵo en grandvilaĝo Fadd (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri kirko dediĉita al Marteno de Tours okazis en Fadd en 1427. Dum dominado de turkoj la loĝantoj kalvinaniĝis, sed dum la kontraŭreformacio dokumento meciis preĝdomon en 1722 kun katolika pastro. Oni refondis la paroĥon en 1736. La malnova didomo estis malkonstruita en 1754, en la sama loko la pli nova estis konsekrita en la sekva jaro fare de György Klimó. En 1828 ĝi estis pligrandigita, tamen post jaroj jam ne sufiĉis. Oni aĉetis areon, kie la preĝejo videbla ankaŭ nun konstruiĝis inter 1860-1864. Ĝustatempe, ja en 1865 pro incendio la malnova kirko bruldetruiĝis. La orgeno estis farita en 1880, trakonstruita en 1932. Plenaj renovigaj laboroj okazis inter 1932-1937.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze malsupre enirejo funkcias. En la fasdo estas ankaŭ 3 grandaj fenestroj (en:lancet window), la plej supre la turo altiĝas. En la turo 4 sonoriloj loĝas. Laŭ la stilo pilieroj tenas la konstruaĵon. La navo ankaŭ dekstre havas alian enirejon kaj la navo finiĝas en plurlatera absido.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La kirko flanke