La dua eldono enhavas citaĵojn de ĉ. 800 famuloj el la tuta mondo pri la lingva problemo, pri planlingvoj kaj precipe pri Esperanto. Ĝi estas dividita laŭ klasifiko de la famuloj: filozofoj, verkistoj, sciencistoj, filologoj kaj lingvistoj, kaj aliaj.
El la libro oni daŭre ĉerpas citaĵojn uzatajn en la informado pri Esperanto, sed bedaŭrinde multaj citaĵoj ne estas ĝustaj. Tial la verko el scienca vidpunkto estas malbona, ĉar la kompilinto neniel klopodis kritike pridubi la verecon de iuj citaĵoj kaj ofte li indikis nur tre malprecizajn fontojn, kiuj apenaŭ estas kontroleblaj.
Ekzemple pri Albert Einstein li citas la frazon "Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la lingvo internacia" kun la referencoGermana Esperanto-Revuo sen plia precizigo. Tre verŝajne la citaĵo estas nur esperantigo de la titolo de la germanlingva broŝuro de Leopold Einstein "La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltspracheproblems"; ĝi do supozeble tute ne venas de Albert Einstein.
„en la fino de sia paska mesaĝo en 1967 diris 'Kristo leviĝis' en 10 lingvoj, inter kiuj Esperanto”
sen klopodi kontroli tion per la oficiala vatikana gazeto L'Osservatore Romano (kiu certe ne jam en 1967, sed unuafoje en 1994 menciis paskajn salutojn de papo en Esperanto).
„ Nia eminenta samideano Mag. Isaj Dratwer, kun kiu mi konatiĝis persone dum nia U.K. en Madrid, efektivigis nekutiman laboron: Li kolektis la opiniojn de filozofoj, verkistoj, sciencistoj, filologoj, papoj, ŝtatistoj... pri Internacia Lingvo.
Kiom da leteroj al ĉiu mondparto, kiom da konsultoj al kom petentaj samideanoj li devis fari? Tiel profunde li esploris, ke laŭ la Biblio jam 700 jarojn antaŭ nia epoko oni proklamis la aperon de la “purigita" komuna lingvo, (paĝoj 11)
Evidentiĝas el la tuta libro, ke ia komuna, helpa, internacia rimedo aŭ lingvo por interkompreniĝo incitis ĉiam la pensulojn; sed la vojo al laŭnatura solvo, montriĝis malfacile perceptebla, nedifinebla: Oni pensis ciferojn, muziknotojn kaj aliajn “raciaĵojn”. Tamen, estas tre kurioze, ke jam antaŭ pli ol 140 jaroj, la dana lingvisto Ramus Kristian Rask (1787-1832) donis tiel "esperantajn” regulojn por kreo de ĝenerala lingvo! (paĝoj 90) kiam oni konsideris ke la kreo de homa lingvo kuŝas ekster la homa povo.
Ĉiu samideano trovos en la valorega kompilaĵo de Isaj Dratwer argumentojn kontraŭ eventualaj oponantoj kaj bazon por plua agado: Niaj antaŭuloj ekplanis la lingvon, kaj al nia epoko apartenas la efektivigo. La esperantistoj ludas en tiu efektivigo pli gravan rolon ol ili mem opinias. PRI INTER NACIA LINGVO DUM JARCENTOJ estas verko tre simpatia, ĉar grava pro enhavo, bela en sia vesto, korekta en la stilo kaj klara en la teksto. Ĉiu samideano akiru tiun-ĉi valoran lib ron de Centro de Esploro kaj Dokumentado. ”